Augustinus Laurén

Augustinus Th. LAURÉN (naskita en 1869 en Torpby en Eckerö, Alando, Finnlando; mortinta la 9-an de aprilo 1940 en Stockholm, Svedio) estis finna esperantisto kaj apotekisto. Li estis unue volapukisto, sed poste lernis esperanton. Li fariĝis farmaciisto en Turku kaj provisoro en Helsinki en 1896. Li loĝis en Oulu 1893-1895 kaj 1897-1898, kie li lernis esperanton pro instigo de Gösta Englund. La 21-an de aprilo 1899 li edziĝis kun Signe Englund, fratino de Gösta Englund en Oulu. Signe ankaŭ lernis esperanton. Temas eventuale pri la unua geedziĝo inter esperantistoj (tamen samnaciaj).

Augustinus Laurén
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1868 (1868-11-30)
Morto 9-an de aprilo 1940 (1940-04-09) (71-jaraĝa)
Lingvoj EsperantoVolapuko
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ekde 1900 li loĝis en Jyväskylä kaj tie aperis en 1904 la unua vera lernolibro de esperanto por finnoj, kiun Augustinus Laurén verkis kune kun K.J.T. Kuntzi. Inter 1918 - 1939 Augustinus Laurén loĝis en Helsinki, sed post komenco de Vintra milito, li vojaĝis kun la edzino al Stockholm,. kie ili loĝis ĉe parencoj.

Fonto redakti

Allan Mehtonen: Sata vuotta kieltä toivomielellä. Oulu, 1987.