Augusto Elias da Silva

Augusto Elias da Silva (1848-1903) (* Portugalio, c1848Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de Decembro 1903), portugaldevena fotografisto enradikiĝinta en Rio-de-Ĵanejro kaj pioniro en la disvastigado de Spiritismo en Brazilo. Li estis destinita, tiel kiel okazis al multenombraj famaj sampatrujanoj el la aliaj flankoj de la Atlantiko, al grandiozaj entreprenoj en la brazila lando, kiuj, intuicie translokiĝis aŭ estis trenitaj de mistera hazardo, celante kontentigi la ĝentilajn petojn de la Spirita Mondo.

Augusto Elias da Silva
(1848-1903)
Pioniro en la Disvastigado de Spiritismo en Brazilo
Pioniro en la Disvastigado de Spiritismo en Brazilo
Persona informo
Augusto Elias da Silva
Naskiĝo c1848
en Portugalio, Portugalio
Morto 18-a de Decembro 1903
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Profesio
Okupo Fondinto de la Brazila Spiritisma Federacio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spiritisma Afero redakti

Enmigrinte en Brazilon, li elŝipiĝis en Rio-de-Ĵanejro en nekonata dato. Li fariĝis membro de la Kunfratiga Komisio de la Akademia Societo Dio, Kristo kaj Karito. Pli malfrue, li fondis la Spiritisman Grupon Menezes, kies nomo estis omaĝo al S-ro Antonjo Karlo de Mendonça Furtado de Menezes, kiu estis unu el la direktoroj de la antaŭa Akademia Societo, kaj kies bonkora spirito, elkarniĝinta en la 11-a de Decembro 1879, tiam estris la laboroj de la menciita grupo. Ĉi-societo, en 1885, kunfandiĝis al la Brazila Spiritisma Federacio, kien translokiĝis ĉiuj respektivaj societanoj.

En tiu epoko, la disvastigado de la spiritaj fenomenoj estis celo kun obstina rezisto, ĉefe rilate al la oficiala religio de la Ŝtato, la Katolika Eklezio. Inter la plej malmildaj atakoj en la kortego elstariĝis:

  • la Pastoralo de la episkopo pri la Diocezo de Sankta Sebastiano en Rio-de-Ĵanejro, Dom Petro Maria de Lacerda, datumita je la 15-a de Julio 1881, kie tiu prelato kvalifikis la spiritistojn kiel demonposeditaj, frenezaj kaj haluciniĝintaj. Ĉe tiu akuzo la Revuo pri la Akademia Societo Dio, Kristo kaj Karito respondis en pluraj numeroj, ekde aŭgusto 1881.
  • la Pastoralo de la sama Prelato datumita de la 15-a de Junio 1882, kie la Malnova Testamento estis ruze citita por kontraŭdiri la mediumajn komunikojn, kaj tiel perforta estis la zorgo de tiu religiulo, ke li registris, rilatante la spiritistojn: Ni devas malami pro devo al la konscienco.

Per la apogo kaj instigo de sia bopatrino, S-ino Maria Baldina da Conceição Batista, kaj de sia edzino, S-ino Matilde Elias da Silva, kun kiu li havis filon (kies nomo estas Aŭgusto), ambaŭ ankaŭ spiritistinoj, Elias da Silva proprakoste lanĉis la periodaĵon Reformador, en la 21-a de Januaro 1883, kaj instalis la redaktejon kaj presejon en sia fotografa ateliero, tiam sur la Strato da Carioca, antaŭa strato Sankta Francisco de Asizo, 120 - 2-a Etaĝo, kie li loĝis kune kun la familio.

La Revuo Reformador redakti

Havante firman karakteron kaj ĉiam preta defendi la malpli feliĉaj, Elias da Silva ĉiam partoprenis en bonfaremaj movadoj, kiel pruvo ni povas mencii la proteston kiun li komisiis, en junio 1883, al la Imperia Registaro kontraŭ akto de fanatikeco farita malprofite de la protestanta pastoro, kiu estis persekutata de la polico de la tiama Provinco de Paraibo, ordonita de katolika pastro.

En la vespero de la 27-a de Decembro 1883 li kunigis en sia domo, kiel kutime ĉiusemajne, krom la edzino kaj la bopatrino, la kunulojn, kiuj pli proksime lin helpis en la publikigado de la revuo Reformador. En tiu renkontiĝo plifirmiĝis inter la ĉeestantoj la idealo fondi novan Societon, kiu federacie reprezentus la neekzistantajn grupojn, pere de ia ekvilibrita kaj miksita programo kaj kiu diskonigos Spiritismon tra ĉiuj medioj, ĉefe pere de la presarto kaj de la libroj.

Fondo de la Brazila Spiritisma Federacio redakti

Tiamaniere ke, en la 1-a de Januaro 1884, marde, kie kelkaj gespiritistoj kuniĝis en la hejmo de S-ro Elias da Silva, estis definitive instalita la Brazila Spiritisma Federacio, kies kunfondintoj estis Francisco Raimundo Ewerton Quadros[1], Manuel Fernandes Figueira[2], Francisco António Xavier Pinheiro, João Francisco da Silveira Pinto, Romualdo Nunes Vitório, Pedro da Nóbrega kaj José Agostinho Marques Porto[3].

En la komenco, la ordinaraj kunvenoj de la Estraro, al kiuj partoprenis kelkaj fondo-membroj pli proksimaj, okazis en la domo de Elias de Silva mem, kaj nur poste la 17-a de Decembro 1886 ili komencis kuniĝi en la domo de S-ro Santos Moreira, en ĉambro ĝentile cedita de li, ĉar S-ro Elias devis baldaŭ foriĝi de la Kortego. Do, pro tiu kialo, S-ro Elias, kiu estis elektita por ofici kiel Kasisto en la 2-a de Januaro 1885 kaj en la 5-a de Januaro 1886, petis al la geamikoj en la fino de 1886 por ne inkluzivi lin en la listo por la balotado de la nova Estraro en 1887. Tial, li estis anstataŭita kiel kasisto de Francisco António Xavier Pinheiro. La revuo Reformador tamen daŭre estis sur la antaŭa adreso: Strato da Carioca, 120. La nomo de Elias da Silva, kiu malofte ne estis en la Aktoj de la Kunsidoj, ne plu registriĝis post la 31-a de Decembro 1886.

Reirinte al la Kortego, S-ro Elias da Silva denove ekokupis la oficon kiel Kasisto dum la balotado de la 2-a de Marto 1888. Ĉi-fojo estis la lasta ke li prenis sur sin la oficojn en la Estraro de la institucio, ĉar li propravole decidis tion, kvankam li daŭre vizitadis la kunsidojn en la Brazila Spiritisma Federacio.

En la 18-a de Decembro 1903 fine ĉesis funkcii la lastaj vitalaj klopodoj de la prestiĝohava fotografisto.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisco Raimundo Ewerton Quadros Arkivigite je 2013-05-12 per la retarkivo Wayback Machine (1841-1919) (* São Luís do Maranhão, en la 17-a de Oktobro 1841Rio-de-Ĵanejro, en la 20-a de Novembro 1919, estis brazila militisto kaj spiritisto. En la 7-a de Junio 1881 li estis unu el la fondintoj de la Spiritisma Grupo Humileco kaj Frateco, en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Kiam la Brazila Spiritisma Federacio estis fondita, en la jaro 1884, tiam li fariĝis la unua prezidanto, kies oficon li okupis ĝis 1888, tiam kiam li estis anstataŭita de D-ro Bezerra de Menezes.
  2. Manoel Fernandes Figueira Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (1829-1918) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de Decembro 1829Rio-de-Ĵanejro, en la 26-a de Novembro 1918) estis pioniro en la diskonigo de Spiritismo en Brazilo krom esti kunfondinto de pluraj Spiritismaj Grupoj.
  3. José Agostinho Marques Porto Arkivigite je 2013-05-12 per la retarkivo Wayback Machine estis brazila apotekisto, militisto kaj spiritisto.