Aurél GÁBOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Aurél estis hungara kuracisto, profesoro, ambulancisto, kuracisto pri internaj malsanoj.

Memortabulo pri Aurél Gábor

Aurél Gábor [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1923 en Sopron. Li mortis la 8-an de marto 1976 en Ács.

Biografio redakti

Aurél Gábor akiris kuracistan diplomon en Universitato de Debrecen en 1948. Post siaj studoj li laboris en ambulanca hospitalo en Budapeŝto, poste en hospitalo de Sztálinváros. Ekde 1954 li estis ĉefkuracisto en la tutlanda ambulanco. Li senĉese laboris dum Hungara revolucio de 1956. Inter 1968 kaj 1976 li havis postenon en la tutlanda ambulanco. Li instruis oksikologion (ambulancadon) kaj en universitato, kaj en altlernejo, li prizorgis la plej altan ambulancan instruadon. En 1966 li kandidatiĝis. En 1975 li ricevis oran medalon, en la sekva jaro li mortis pro aŭtoakcidento.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok a myokardiuminfarctus korai diagnosisának és therapiájának néhány kérdéséhez (1966)
  • Életveszélyes állapotok körzeti orvosi ellátása (1970)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti