Aurél Wintner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wintner Aurél, konata ankaŭ Aurel Friedrich Wintner (naskiĝis la 8-an de aprilo 1903 en Budapeŝto, mortis la 15-an de januaro 1958 en Marilando en Baltimore) estis hungardevena-usonana matematikisto, profesoro.[1]

Biografio redakti

Aurél Wintner devenis el varia nederlanda-aŭstra familio, sed li havis hungaran ŝtatanecon kun la hungara gepatra lingvo. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány inter 1920-1924. Post siaj studoj (sed sen diplomo) li kontribuis en matematiko kaj astronomio. Inter 19227-1929 li plulernis en Lejpcigo, kie fine li doktoriĝis. En la lernojaro 1929 helpe de stipendio li esploris en Romo, poste en Kopenhago. En 1930 li edziĝis, en la sama jaro li forlasis Hungarion eterne kaj li vivis plu en Usono. En Universitato Johns Hopkins li havis kontaktojn kun Pál Erdős kaj János Neumann. Ekde 1944 li redaktis matematikan revuon, li profesoriĝis en 1946. Li okupiĝis pri analitiko, ĉiela mekaniko, distribuo, probablokalkulo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Spektraltheorie der unendlichen Matrizen. (1929) ([2])
  • Dynamische Systeme und unitäre Matrizen. (1933) ([3])
  • The Analytical Foundations of Celestial Mechanics. (1941, 2014)
  • The Fourier Transforms of Probability Distributions. (1947) ([4])

Fontoj redakti