Aurora (Ilinojso)

urbo de Ilinojso en Usono
(Alidirektita el Aurora (Ilinojo))

Aurora estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojso, en kantonoj Kane, DuPage, Kendall kaj Will. La urbo konsideriĝas parto de la metropola areo Ĉikago. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 180 542 loĝantoj sur areo de 118,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 523 loĝantoj/km².

Aurora
urbo de Usono • urbego
Administrado
Lando  Usono
Ŝtato  Ilinojso
Kantono vidu tekste
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 180 542  (2020) [+]
Loĝdenso 1 523 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 88° 18′ U (mapo)41.76-88.298611111111Koordinatoj: 41° 46′ N, 88° 18′ U (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 118,551888 km² (1 185 5.1 888 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Aurora (Ilinojso)
Aurora (Ilinojso)
DEC
Aurora
Aurora
Situo de Aurora
Aurora (Usono)
Aurora (Usono)
DEC
Aurora
Aurora
Situo de Aurora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aurora, Illinois [+]
vdr


Bazaj informoj redakti

 
Laŭrivera panoramo de Aurora

Geografio redakti

Aurora situas sur montetaro laŭ rivero Fox en meza parto de Usono, en nordorienta parto de Ilinojo. Naperville troviĝas 12 km.

 
Biblioteko de Aurora

Historio redakti

En tiu loko ekzistis indiana vilaĝo antaŭ ol eŭropanoj alvenis. Aurora fondiĝis en 1834, tiam gefratoj malfermis muelejon. Poŝtejo estis establita en 1837. En 1857 la apuda vilaĝo kontraŭ la rivero estis integrita. La du flankoj ne povis konsenti pri kiu flanko de la rivero devus konstrui la publikajn konstruaĵojn, tial tio okazis, ke la plej multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj sur aŭ ĉirkaŭ insulo Stolp Island. En 1856 alvenis la unua trajno el Ĉikago, kiu ebligis fondon de peza industrio. Aurora iĝis ĉefa ekonomia centro de la regiono. En 1908 Aurora oficiale adoptis la moknomon "Grandurbo de Lumo", ĉar ĝi estis unu el la unuaj urboj en Usono jam en 1881, kie elektraj strataj lampoj ekfunkciis. En 1996 granda inundo okazis.

Klimato redakti

En Aurora la temperaturo averaĝe varias inter 2-15 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29, rekorde 44 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12, rekorde −32 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 975 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas julie kaj ĝi malkulminas en februaro.

Trafiko redakti

 
Malnova poŝtejo de Aurora

El Aurora kuras aŭtoŝoseoj kaj trajnoj al Ĉikago kaj Iovao. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Aurora havas municipan flughavenon.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de Wiki-Trans el anglalingva Vikipedio
 
Mapo pri Ilinojo, kie estas trovebla Aurora en la nordorienta parto