Laŭ la latva mitologio, Auseklis (prononco "seklis", latve el la vorteroj aus - "matena krepusko" aŭ "oriento" kaj "sēkla" - "semo") estis vira dio de la latva prakristana religio, kaj estis personigo de la planedo venuso. Li estis la kvara plej grava latva dio post Dievs (dio, la supera diaĵo), Saule (suno) kaj Mēness (luno). Li estas menciita en pluraj tradiciaj latvalingvaj popolaj kantoj (la "dainas"), kiuj estis pludonitaj buŝe, kaj ne estas skribaj dokumentoj aŭ arkeologiaj spuroj, kiuj atestus pri la kredo pri li.

Auseklis kiel dio redakti

 
Krucoj de Lietuvēns:la signo Auseklis (supre) kaj la pentagramo (sube) devis esti desegnitaj sen levi la manon

Auseklis estas proksime asociigita kun la dio Mēness ("luno"). Ambaŭ estis "Dieva dēli" ("filoj de Dievs"), kaj foje tial estis konfuzitaj. Auseklis estas la fianĉo de "Saules meita" ("filino de la suno", la litova diino Aušrinė). Iuj tradiciaj kantoj priskribas lin kiel adoleskan knabon.

Auseklis kiel signo redakti

La nomon Auseklis tradicie ankaŭ havas la signo de ok-angula stelo, kiu iĝis la simbolo de la Latvia nacia vekiĝo. La signo ankaŭ nomatas "kruco de Lietuvēns (malica spirito). La signo kutime pentriĝis kune kun la pentagramo, kiu en aliaj kulturoj estas simbolo por la planedo venuso. Probable ambaŭ signoj kune estis simboligo de Auseklis, kaj supozeble oirigine uziĝis kiel protekto kontraŭ malbonaj spiritoj. Por ke la prakristana magio efiku, la kruco devis esti desegnata sen levi la manon.

Referencoj redakti

  • Latvijas Enciklopēdija, Rīga 2002, ISDN 9984-9482-0-X (1-8)
  • Dainuskapis.lv

Vidu ankaŭ redakti