Avadi
Avadi (tamile ஆவடி) estas urbego en urbaro de Ĉenajo, en subŝtato Tamilnado en sudaorienta Barato. La loknomo tamile signifas: loko plena kun bovinoj, sed nuntempe aldoniĝis pli nova akronimo: "Kirasaj Veturiloj kaj Milita deponejo de Hindio".
Avadi | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 600054 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 7′ N, 80° 6′ O (mapo)13.1280.1Koordinatoj: 13° 7′ N, 80° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Areo | 25,62 km² (2 562 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Geografio redakti
Avadi situas ĉe Ĉenajo en averaĝa alteco de 17 metrojn. Subŝtata ĉefurbo Ĉenajo nur 12, Tirupatio 93, Nellore 144, Bengaluro 274, Mumbajo 1014, Kolkato 1366, tutlanda ĉefurbo Delhio 1751 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Avadi havis 345 996 da loĝantoj. En la 1970-aj jaroj la komunumo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio redakti
En Avadi okazis signifa sesio de la Barata Nacia Kongreso en 1955, kie oni emfazis la socialismon.
Ekonomio redakti
La armea flughaveno funkciis jam dum la 2-a mondmilito. La barata aerarmeo havas tie signifajn bazojn, eĉ oni produktas tankojn. La armeo tiris ankaŭ civilajn industriojn.
Religio redakti
La ĉefa religio en Avadi estas hinduismo (84%), poste kristanoj (10,5%) kaj islamo (4,5%).
Eduko redakti
En Avadi la plej alta edukado okazas en kelkaj kolegioj.
Trafiko redakti
Avadi estas bone ligita voje kaj fervoje kun Ĉenajo. La stacidomo por aŭtobusoj situas tre proksime al la fervoja stacidomo. La plej proksima flughaveno kaj marhaveno troviĝas en Ĉenajo.
Klimato redakti
Avadi havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musono. Averaĝe pluvas jare pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte en dua duono de la jaro. La averaĝa temperaturo estas 29 °C kaj varias inter 24-33 °C.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans