Avelarboavelujo, science ankaŭ nomata korilo, estas genro de plantoj el la familio betulacoj. Avelarboj estas arbedojarboj. La nuksoj kreskantaj je avelujo nomatas aveloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avelarbo
Amentoj de avelarbo fruprintempe
Amentoj de avelarbo fruprintempe
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Corylus
L.
Specioj

14-18 specioj;
vidu teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

Plurtrunkaj arbedoj, kiuj ne kreskas pli ol 12 metrojn alte:

  • Corylus avellana - Avelkorilo [1] - (Eŭropo kaj okcidenta Azio)
  • Corylus americana - Amerika korilo (orienta Nordameriko)
  • Corylus cornuta (sama regiono)
  • Corylus maxima - Maksimuma korilo (sudorienta Eŭropo kaj Malgranda Azio)
  • Corylus sieboldiana (orienta Azio)


Unutrunkaj arboj ĝis 30 metrojn altaj:

  • Corylus colurna - Turkia korilo (sudorienta Eŭropo kaj Malgranda Azio)
  • Corylus jacquemontii (Himalajo)
  • Corylus chinensis - Ĉinia avelarbo (okcidenta Ĉinio)


La nukson ĉirkaŭbrakumas malmola, densdorna involukro. Unutrunkaj arboj, kiuj atingas 15 metrojn:

  • Corylus ferox (Himalajo)
  • Corylus tibetica - Tibeta avelarbo (Tibeto kaj sudorienta Ĉinio)

Referencoj redakti

  1. PIV2 p. 609

Eksteraj ligiloj redakti