La Avenlakto estas speco de plantolakto derivita de nerompitaj avenaj grenoj per trempado de la planta materialo por eltiri ĝiajn nutraĵojn. Avenlakto nature havas kremecan teksturon kaj karakterize aveno-similan guston, kvankam ĝi estas vendita komerce en diversaj gusto-varioj kiel dolĉigita, sensukera, vanila kaj ĉokolada. Male al aliaj plantlaktoj, kies originoj fontas jam en la 13-a jarcento, avenlakto estas moderna kreado, disvolvita de la sveda sciencisto Rickard Oste en la fruaj 1990-aj jaroj.

Avenlakto

Aveno enhavas altajn kvantojn da funkcia proteino, dieta fibro (β-glukano), kaj de nesaturitaj grasoj, kiuj faras signifan fonton de nutraĵoj, kvankam necerteco ĉirkaŭas ĝian praktikan uzon kiel anstataŭanto de lakto. Sendepende de tio, avena lakto ofte estas konsumita por anstataŭigi lakton en veganaj dietoj, aŭ en kazoj de medicinaj kondiĉoj kiel laktoza maltoleremo aŭ alergio al bovina lakto.