Aviadotrafika kontrolisto

Aviadotrafika kontrolisto - angle Air traffic controller, france Contrôleur aérien, ruse Авиадиспетчер ["aviadispeĉer"] - havas la taskon direktigi la aviadan trafikon sekure, laŭregule kaj ekonomie. Aviadaj kontrolistoj observas la aerspacon de difinita regiono kaj gvidas ĉiujn nearmeajn aerajn aviadilojn moviĝantajn en tiu aerspaco, por eviti koliziojn inter aeraj veturiloj, sed duarange ankaŭ por garantii al la flugkompanioj laŭeble ekonomiajn flugojn sen superfluaj kromvojoj aŭ malrapidiĝoj. La kontrolistoj por sia laboro uzas interalie la sekvajn helpilojn: planojn de la flugoj, kiujn antaŭe komunikis la koncernaj aviadilaj pilotoj, rekta vidado de la aviada kontrolturo, poziciaj komunikaĵoj de la aviadilaj pilotoj, veteraj informoj kaj veterprognozoj, elektronikaj planiloj, radaro kaj radia interkomunikado kun la pilotoj de aviadiloj kaj aliaj aeraj veturiloj.

la plej konata laborloko de aviadotrafikaj kontrolistoj estas la aviada kontrolturo - jen en la flughaveno Vieno