Oni parolas pri avitaminozo okaze de la tuta manko de vitaminoj en la homa korpo. Tio povas kaŭzi skorbutonrakiton. La vitamina rezervado diferencas en la korpo: la B12-rezervaĵo sufiĉas por 3-5 jaroj, tiamino nur 1-2 semajnojn.

Japana ovaĵo kontraŭ avitaminozo redakti

Estas malfacile imagi, kiel oni povus modifi kokinan ovon. Tamen ĉe la japanoj jam fine de Ia 1970aj jaroj la firmo Nihon nosan kogyo komencis produkti ovojn, kiuj enhavas 20oble la kutiman kvanton da jodo kaj 7oble la kutiman kvanton da E-vitamino. Hodiaŭ oni vendas po 34 milionoj da skatoloj jare, kaj ĉiujare la vendoj kreskas je 20 %.

Sekvis la firmo Ito feed mills, kiu proponis ovojn kun 1,7oble la kutima kvanto da fero kaj 10oble la kutima kvanto da vitamino D. Unu tia ovo tage provizas la bezonatan kvanton de tiuj nutraĵoj. Tial kuracistoj agnoskas, ke la ovoj de Ito estas bonega rimedo en kazoj de anemio, k.s. Tiujn ovojn oni komencis vendi nur antaŭ 2 jaroj, kaj la vendoj kreskas je 30 % jare. La t.n. „acidaj ovoj" ellaboritaj de ta Japana Federacio de Agrikulturaj Kooperativoj enhavas 2,5oble Ia kutiman kvanton da vitamino E, 2oble la kvanton da vitamino B6 kaj 4oble fa kvanton da alfa-linola acido. La ovoj aparte bonefikas ĉe suferantoj de alergioj kaj hipertensio. Vendoj kreskis 3oble dum la lastaj 3 jaroj. Finfine, la firmo Ise Foods propanis la t.n. „arbarajn ovojn", kiuj malaltigas la kvanton de kolesterota en sango, efikas kontraŭ senila demenco kaj ĝenerale stimulas la organismon. Tiuj ovoj enhavas pli ol kutimajn kvantojn da vitamino E kaj fero. La ovoj aperis komence de 1994, kaj la vendoj jam kreskis centelcente, kun prognozo de plia centelcenta kresko ĝis la fino de la jaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti