La avokado estas la frukto de avokadujo (Persea americana = amerika perseo), neotropisa plantospecio. Ĝi estas tre nutra, havas fortikan ŝelon brunan aŭ verdan, ovoidan, globecan aŭ piran formon kaj pezon de ĉirkaŭ 150 – 300 gramoj. En Peruo kreskas eĉ konsiderinde pli grandaj ekzempleroj, pezantaj ĝis unu kilogramon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avokado
Fruktoj kaj folioj de avokado
Fruktoj kaj folioj de avokado
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Laŭraloj Laurales
Familio: Laŭracoj Lauraceae
Genro: Perseo Persea
Specio: P. americana
Persea americana
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laŭ botanika vidpunkto Avokado estas bero. Ĝi havas unu solan semon, malmolan, kiu, same kiel la ŝelo, gustas amare kaj ne estas manĝinda.

La vorto avokado devenas de la navatla vorto ahuacat, kiu signifas ankaŭ "testiko".

Homoj tre bone akceptas manĝadon de avokadoj, sed katoj kaj hundoj ne. Unu el la plej popularaj manĝaĵoj avokadaj estas kaĉo nomata hispan- kaj mult-lingve guacamole.

Precipaj produktantoj de avokadoj estas Meksiko, Indonezio, Usono kaj Brazilo, kiu importis la planton.

Produktado per tunoj. Datumoj de la jaroj 2003-2004
El FAOSTAT (FAO)

Meksiko 1040390 33 % 1040390 33 %
Indonezio 255957 8 % 270000 8 %
Usono 197223 6 % 200000 6 %
Brazilo 173000 5 % 173000 5 %
Kolombio 161752 5 % 158000 5 %
Domingo 150000 5 % 140000 4 %
Ĉilio 135000 4 % 135000 4 %
Hispanio 134980 4 % 135000 4 %
Peruo 95000 3 % 95000 3 %
Ĉinio 80000 3 % 85000 3 %
Etiopio 81280 3 % 81500 3 %
Sud-Afriko 66500 2 % 66500 2 %
Israelo 58600 2 % 65000 2 %
Aliaj landoj 542042 17 % 543144 17 %
Sume 3171724 100 % 3187534 100 %

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti