La Axel-salto [aksel-] estas unu el la ses bazaj saltoj de arta sketado, kun ekflugo antaŭen ekster rando. Ĝi havas unu kaj duonan rotacion, la "duobla Axel-salto" havas du kaj duonan rotaciojn, ktp. La salto estas nomita laŭ la norvega sketada mond-ĉampiono Axel Poulsen, kiu inventis ĝin kaj unuafoje prezentis en 1882.