Azerbajĝana lingvo

tjurka lingvo parolata en Azerbajĝano

La azerbajĝana lingvo (aŭ azera lingvo) estas lingvo de tjurka lingvaro, parolata en Azerbajĝano, norda Irako, Irano, orienta Kartvelio, Rusio kaj Turkio. Ĝi estas la oficiala lingvo de Azerbajĝano.

Azerbajĝana lingvo
Azərbaycan dili
Lokiĝo de azerbajĝanaj parolantoj en Kaŭkazo
Lokiĝo de azerbajĝanaj parolantoj en Kaŭkazo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Western Oghuz • tjurka lingvaro
Parolata en  Azerbajĝano
Parolantoj 23 000 000
Denaskaj parolantoj 23 milionoj
Skribo En  Azerbajĝano: latina;
en Dagestano: cirila;
en  Irano: araba
Lingvistika klasifiko
Tjurka
Oguza
Okcidenta oguza
Azerbajĝana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Azerbajĝano,
Dagestano ( Rusio)
Reguligita de Azerbajĝana nacia akademio de la sciencoj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 az
  ISO 639-2 aze
  ISO 639-3 aze
  Glottolog mode1262
Angla nomo Azerbaijani
Franca nomo azéri
vdr

Parto de serio pri la Azeria popolo

Kulturo
Arkitekturo Arto Filmo Kuirarto

Dancoj Vestoj Folkloro Literaturo Kulturo Muziko Religio Sporto Teatro

Laŭ landoj aŭ regionoj
Irano Kartvelio Rusio

Turkio Armenio

Religio
Islamo Kristanismo Judismo

Zoroastrianismo Hinduismo

Lingvo
Azerbajĝana
Persekutado
Martaj Tagoj Nigra Januaro

Khojaly Masakro

Portalo pri Azerbajĝano

 v  d  r 

La parolantaro de la lingvo estas taksata inter 45 kaj 50 milionoj.

La azerbajĝana lingvo estas forte ligita kun la turka lingvo, kies dialekto ĝi foje estas konsiderata. Eĉ azerbajĝanaj parolantoj en Irano nomas sian lingvon torki (la turka, do); kaj por distingi ĝin disde la turka nomas la lastan "Istanbul-turka".

Skribo redakti

La azera skribo ŝanĝiĝis tri fojojn ene de 70 jaroj, kio kaŭzis ke tradukistoj ofte baraktas kun problemoj ligitaj al tio. Ĝis 1929 la lingvo estis skribita en la araba alfabeto. Poste ĝi estis skribita en la latina alfabeto. Ekde 1939 ĝi estis skribita en la rusa, cirila alfabeto. Ekde 1991 ĝi estas skribita en la latina alfabeto.[1] Tiu estas bazita sur la alfabeto kaj skribmaniero de la turka lingvo. Ĝi enhavas kelkajn diakritajn signojn. Ekzemple Ŝ kaj ŝ estas Ş kaj ş. Ankaŭ enestas la literoj ö kaj ü, prononcataj kiel en la germana. Do Azerbajĝano ŝanĝis sian skribsistemon nun la trian fojon dum 75 jaroj.

La cirila alfabeto plu estas uzata inter popolanoj. Inter la signoj de ambaŭ alfabetoj ekzistas bona kohero (ĉiu litero de unu trovas samsignifan literon en la alia). Vidu la liston:

(Aa Аа), (Əə Әә), (Bb Бб), (Cc Ҹҹ), (Çç Чч), (Dd Дд), (Ee Ее), (Ff Фф), (Gg Ҝҝ), (Ğğ Ғғ), (Hh Һһ), (Xx Хх), (Iı Ыы), (İi Ии), (Jj Жж), (Kk Кк), (Qq Гг), (Ll Лл), (Mm Мм), (Nn Нн), (Oo Оо), (Öö Өө), (Pp Пп), (Rr Рр), (Ss Сс), (Şş Шш), (Tt Тт), (Uu Уу), (Üü Үү), (Vv Вв), (Yy Јј), (Zz Зз).

La azerbajĝana lingvo, kiel multaj aliaj tjurkaj, transskribas ĉiujn alilingvajn vortojn laŭ la reguloj de sia skribsistemo: ekzemple "Bush" iĝas "Buş" kaj "Schröder" — "Şröder".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

azeri.org

Pri Suda azerbajĝana lingvo en Ethnologue (angle)

Pri Norda azerbajĝana lingvo en Ethnologue (angle)

Referencoj redakti

  1. (en) Embrace your antithesis - Azerbaijani language (filmita prelego - min 23;40)