Azerbajĝano en la Eŭrovido-Kantokonkurso

Azerbajĝano debutis en la 53-a Festivalo de Eŭrovido-Kantokonkurso en 2008, post kiam la televidkanalo Ictimai Televido aniĝis al la Eŭropa Radio kaj Televido Unio kio rajtigis ĝin partopreni la konkurson. Ĝi estas la lasta lando de Kaŭkazio kiu aliĝis al la festivalo. En la festivalo okazinta en Moskvo ĝi plibonigis la rezulton kiam ĝi atingis la trian lokon per Always kantata de la duopo AySel kaj Araŝ.

Elnur & Samir en Beogrado (2008)

Antaŭe alia televidkalano (AzTV) volis partopreni Eŭrovidon, sed la regularo de la ERTU ne permesis tio ĉar AzTV ne estis sufiĉe sendependa de la loka registaro, unu el la kondiĉoj de la eŭropa institucio.

La konkursantoj el Azerbajĝano troviĝis ĉiam en la plej antaŭaj rangoj: 2009: Aysel kaj Araŝ gajnis la trian lokon. 2010: Safura Alizadeh gajnis la kvinan rango. 2011: Azerbajĝano unuafoje venkis la kantokonkurson kun la gekantistoj Ell & Nikki.

Eksteraj ligiloj redakti