Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado

La Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK), angle Asia-Pacific Economic Cooperation (APEC), estas internacia organizaĵo kiu celas al liberkomerca zono en la pacifika regiono. Ĝia sidejo estas en Singapuro.

Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado
interregistara organizaĵo
Komenco 6-a de novembro 1989 vd
Geografia situo 1° 17′ 27″ N, 103° 46′ 40″ O (mapo)1.2907103.7777Koordinatoj: 1° 17′ 27″ N, 103° 46′ 40″ O (mapo)
Lando(j) Singapuro vd
Sidejo Singapuro
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (Singapuro)
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (Singapuro)
DEC
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado
Map
Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado
Moto open regionalism
Membro de AŭstralioBrunejoKanadoIndonezioJapanioSud-KoreioMalajzioNov-ZelandoFilipinojSingapuroTajlandoUsonoTajvanoHonkongoPopola Respubliko ĈinioMeksikoPapuo-Nov-GvineoĈilioPeruoRusioVjetnamio vd
Lingvoj

angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Monda mapo de membroŝtatoj en verde

Celoj: Liberaligo de la multflanka komercosistemo, t.e. neligitaj ekonomiaj rilatoj inkluzive de teĥnologia interŝanĝo, kaj senbara investado ene de la regiono; fina celo: liberkomerca zono ĝis 2020.

Membroj (21): Aŭstralio, Brunejo, Ĉilio, Tajvano, Popolrespubliko Ĉinio, Filipinoj, Honkongo, Indonezio, Japanio, Kanado, Sud-Koreio, Malajzio, Meksiko, Novzelando, Papuo-Novgvineo, Peruo (ekde 1998), Rusio (ekde 1998), Singapuro, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio (ekde 1998).

Ĉeforganoj: Pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj; ĉiujaraj ministrokonferencoj de la ministroj pri eksteraj rilatoj kaj pri ekonomio kaj tiuj pri financoj kaj telekomunikado kaj pri kromaj fakoj (konferencaj decidoj); sekretariejo kun ĉiujare ŝanĝata plenumdirektoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti