La azia ora kato (Felis temminckii) aŭ (Catopuma temminckii) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Fuĝjano, Gŭangŝio, Junano, Tibeto kaj Siĉuano de Ĉinio, suda kaj sudorienta Azio. Ĝi estas granda sovaĝa kato, 70-105 centimetrojn longa, kun vosto longa je 40-56 centimetroj, kaj pezas 10-15 kilogramojn. Ĝi tutkorpe kovriĝas per bruna hararo, kaj ĝia ventro per iom hela hararo. En la mezo de la kapo, kaj sur la muzelo kaj vangoj estas nigraj kaj blankaj strioj. Krom la bruna ora kato, estas ankaŭ nigra ora kato kaj piga ora kato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia ora kato
Azia ora kato en zoo
Azia ora kato en zoo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Katopumoj
Specio: Catopuma temminckii
Catopuma temminckii
Vigors kaj Horsfield, 1827
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oraj katoj vivas en densaj arbaroj aŭ en la rokozaj regionoj, kaj ankaŭ sur montoj 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili agas en nokto, tial oni malfacile vidas ilin tage. Kvankam la oraj katoj estas lertaj en grimpado, tamen ili ofte serĉas nutraĵojn surtere. Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn, kiaj ronĝuloj, kapro kaj mungo, kaj ankaŭ birdojn kaj eĉ kortobrutojn kaj kortobirdojn. Ili havas akrajn okulojn, flaron kaj orelojn. La oraj katoj estas ferocaj kaj malfacile dreseblaj. Laŭdire ora kato kuraĝis ataki bubalon, kompreneble bubalon ĵus naskitan, ĉar la dentoj de ora kato ne estas tiel akraj por mortigi plenkreskan bubalon.

La ora katino naskas ĉiufoje du idojn en arbotruo. Ordinare la ido de bredata ora kato pezas nur 250 gramojn, post 6-12 tagoj ĝi malfermas siajn okulojn. La vira ora kato ne malamas siajn idojn, ĝi eĉ ludas kun ili. La ora kato bredata povas vivi 18 jarojn.

La ora kato havas belan hararon, ĝia felo estas uzata por fari surtutonlitkusenon. Nun la nombro de la sovaĝaj oraj katoj estas sufiĉe malgranda, pro tio, ili devas esti rigore protektataj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti