4 657 400 000

Azianoj en geografia senco estas ĉiuj homaj loĝantoj de la kontinento Azio. En etna senco, ekzemple en censoj kalkulantaj kiom da ŝtatanoj de difinita censa regiono etne devenas el kiuj lingvoregionoj, oni ofte kalkulas ne laŭ nuna loĝloko, sed laŭ deveno de la prapatroj, kaj subtrahas de la tuta sumo de azianoj la homojn de familie alikontinenta deveno (ekzemple la multajn eŭropdevenajn loĝantojn de Siberio, de aliaj regionoj de Rusio kaj de aliaj aziaj ŝtatoj de eksa Sovetunio, sed ankaŭ la britojn de Honkongo kaj aliajn en Azio vivantajn individuojn de familie alikontinenta deveno).

Azianoj
etno • racial group
homo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Laŭ la usona censo nun nur homoj de familia deveno el la jen kolorigitaj regionoj de Azio konsideratas "azianoj" en etna signifo de tiu censo.

Foje aldone ankaŭ subtrahiĝas la homoj de turkia kaj kaŭkazia deveno, ĉar la limo inter Eŭropo kaj Azio kaj geografie kaj kulturhistorie restas pridisputata kaj la turkianoj kaj kaŭkazianoj etne proksime rilatas al la eŭropanoj, kaj de araba deveno, ĉar la araboj konsistigas relative proksime parencan etnan kontinuon en vasta teritorio de tri kontinentoj, nome okcidenta Azio, norda Afriko kaj je signifaj lokaj malplimultoj en suda, okcidenta kaj norda Eŭropo, kiun malfacilus nomi "nur azia". Kvankam la termino etne do tute ne estas unuece difinita, klaras ke la laŭ nombro de homoj plej granda azia etno ĉiukaze estas la han-ĉinoj. Nuntempe, en epoko de oftaj translokiĝoj inter la kontinentoj, azianoj kompreneble troveblas en ĉiuj regionoj de la tero.

La usona censo cetere pro simpligo nun nur konsideras la homojn de familia deveno el Orienta (helblua regiono en la apuda mapo) kaj Sud-Orienta Azio (helverda regiono) plus de la Hindia subkontinento (helruĝa regiono) "azianoj" en etna signifo de tiu censo - tiu difino do estas ankoraŭ pli limiga ol la aliaj prezentitaj supre.