Azmannsdorf estas urboparto de Erfurto, Germanio. Ĝi situas inter Erfurto, Kerspleben, Vieselbach kaj Linderbach. Enkorpiĝo al Erfurto okazis en la 1-a de julio 1994. La areo vilaĝa enhavas 459 hektarojn, el kiuj uzatas agrikulture 395 hektaroj.

Azmannsdorf
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99098
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 11° 6′ O (mapo)50.989211.1067Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 6′ O (mapo) [+]
Alto 203 m [+]
Areo 4,25 km² ( 425 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azmannsdorf (Turingio)
Azmannsdorf (Turingio)
DEC
Azmannsdorf
Azmannsdorf
Situo de Azmannsdorf
Azmannsdorf (Germanio)
Azmannsdorf (Germanio)
DEC
Azmannsdorf
Azmannsdorf
Situo de Azmannsdorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azmannsdorf [+]
vdr
Situo geografia de Erfurt-Azmannsdorf

Historio redakti

Kiam la unuaj modernaj administristoj venis en la jaro 1709 al Azmannsdorf troviĝis tie ĉefe arbaro kun torento kaj teritorio tre taŭga por ĉasado, bestobredado kaj terkultivado. Kultivo de izatido floris jam ekde la 14-a jarcento. La lagetoj ĉirkaŭantaj ankaŭ gravis. La rojo Linderbach estis kvazaŭ natura limo en la direkto de Erfurto.

La unua kirko ne troviĝis vilaĝocentre sed ekstere; verŝajne jam antaŭ la jaro 741 (misikampanjoj de Sankta Bonifaco) estis estintaj unuaj stratoj transaj. La unua mencio estis en la 18.5.876 kune kun 116 aliaj komunumoj (fakte temas pri dekonpretigdeva listo).

Etimologie verŝajnas origino turka, kie Ataman signifas libere elektitan viron (taĉmentestron). En la malnovgermana lingvo atzen signifas manĝigi kio povus aludi pri furaĝliverado. La unua skribversio estis Atamannestorp.

Gefiloj redakti

Johann Leon estis protestanta paroĥestro kaj eklezia kantoverkisto.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo Sankta Ciriako
  • Ventmuelejaj ruinoj (ĝi funkciis ĝis 1969)
  • Historia bieno (restaŭrita) en la vilaĝocentro

Eksteraj ligiloj redakti