En la meksika kulturo, Aztlán (en naŭatla: 'aztatl', ‘"ardeoj", kaj 'tlan', "loko inter"; "loko inter la ardeoj"’)? estas la legenda loko el kiu estus devenintaj la aztatekoj, ne aztekoj (fakte, aztateca aŭ aztateko estas la devennomo de Aztlán), el kiuj la meksikoj aŭ aztekoj estus devenaj. Aztlán kutime estas identigita kun insulo.

Aztlán
Legenda loko
fikcia regiono [+]

LandoMeksiko


Aztlán (Tero)
Aztlán (Tero)

Vikimedia Komunejo:  Aztlan [+]
vdr
eliro de la aztatekoj el la insulo, bildo de la Kodekso Boturini.

Ties eblaj ekzisto kaj loko generis polemikojn inter la esploristoj, kvankam la plej akceptita tezo estas ke temas pri simbola reprezento de la propra Meksiko-Tenoĉtitlano aŭ laŭ ties reala nomo Meksik-Tenoĉ, nuntempa Meksikurbo.

Pri la prononco kaj esperantigo redakti

La esperantigo Aztlan meĥanike paŭsas la hispanan skribon, en kiu la sonvaloro de z diferencas disde la esperanta. Fakte la nahuatla vorto estas prononcata Astlan [ˈast͡ɬaːn],   (aŭskultu), kies esperantigo estas Astlano (kaj sekve asteko, formo sporade uzata en Esperanto).

Eksteraj ligiloj redakti