Báňská dráha (esperantigite Mineja fervojo) estas origina nomo por fervoja linio kuniganta hodiaŭan stacion Ostrava ĉefstacidomo kun Doubrava. Nuntempe tiu ĉi fervojlinio estas dividita inter du posedantojn: AFTV (ĉeĥe Správa železniční dopravní cesty, mallongigite SŽDC) (kiel parto de fervojlinio Ostrava hl.n. - Valašské Meziříčí kaj OKD, Transporto (OKDT).

Báňská dráha

Fervojaj reloj de Báňská dráha en spaco de eksa stacio Michálkovice

Fervojaj reloj de Báňská dráha
en spaco de eksa stacio Michálkovice
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto OKM, Transporto
Teknikaj trajtoj
Longo 14 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja klaso C2 (Ostrava střed - Zárubek D4)
Fervoja elektra sistemo neelektrizita
Maksimuma dekliveco 20 ‰
Min. radiuso de arko m
Maksimuma rapideco 40 km/h
Stacioj de la fervojlinio
0,000 Ostrava karba stacidomo - Ostrava hl. nádraží
1,513 Ostrava mineja stacidomo VOK
Ostrava-Stodolní
2,721
3,002
deflankigo el fervojlinio 323
2,972 Ostrava střed
   
ponto trans Ostravice
deflankigo direkto Minejo Trojice
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
4,550 Zárubek
   
deflankigo direkto Alexander, Nová huť
   
deflankigo direkto Teplotechna, Bastro
   
ponto trans Lučina
   
ponto super tramvojo de TEO
   
ponto super ŝoseo II/479
   
6,066 deflankigo direkto ŝarĝejo Jan Maria
   
7,160 deflankigo direkto hak-uzino Salma
deflankigo direkto Minejo Petr Bezruč
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
8,350 Ŝakto de Josefo
deflankigo direkto ŝakto Oskar, Heřmanice
10,470
0,000
Michálkovice
deflankigo direkto Fučík 2
deflankigo direkto Václav (Pionýr 2)
2,775 Petřvald (evitejo de Albrecht)
deflankigo direkto Evžen (Pionýr 3)
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
Poruba
eksa Minejo Žofie (Fučík 5)
6,697
339,050
transmetejo, kunigo al KBF
337,896 ŝoseo II/474
Orlová ĉefŝakto
337,368 Doubrava
vdr

Historio redakti

Ĝermo de Báňská dráha estis fervoja apudrelvojo el stacio Ostrava en Přívoz (do la hodiaŭa Ostrava ĉefstacidomo) ĝis Ferfabriko Vítkovice (FV) kun flankvojo al ŝakto Karolina en Moravia Ostrava. Tiu ĉi fervojo estis donita en trafikon la 1-an de aprilo 1856, unue kun ĉevala trakcio, kiu estis la 17-an de julio 1858 alternigita per vapora trakcio. Tiun ĉi fervojon aĉetis la 1-an de majo 1861 de FV Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (NFIF) kaj ligis al ĝi per konstruado de fervojlinio el Moravia Ostrava - Vítkovice (la hodiaŭa stacidomo Ostrava mezo) al minejoj en Michálkovice kun ses deflankiĝoj. Tiel ĉi estiĝis Báňská dráha kun longo 10,318 km (el Přívoz ĝis Michálkovice), kiu estis en la tuta longo trafikigita verŝajne la 3-an de januaro 1863.

Pluan plilongigon de la fervojlinio inicis gvidantaro de FV frunte kun Anselm Rothschild, kiu lasis konstrui plilongigon de Báňská dráha el Michálkovice al ŝakto Bettina en Doubrava (donita en trafikon la 12-an de septembro 1870) kun deflankiĝoj al ŝaktoj Eleonora kaj Stará strojová en Orlová kaj ĝis stacio Doubrava en Fervojo Košice-Bohumín. En la jaro 1886 poste ankaŭ plilongigon el Michálkovice ĝis Doubrava kun ĉiuj aloj aĉetis NFIF.

 
Akvejo en la eksa maŝindeponejo de Báňská dráha en Moravia Ostrava

Báňská dráha, tiam portanta germanan nomon Montan-Bahn, senĉese evoluis kaj estiĝadis novaj aloj al unuopaj ŝaktoj. En la jaro 1905 ĝi poste havis suman longon 34,062 km.

Rilate al nesufiĉa kapacito estis en la ajro 1880 donita en trafikon dua relo inter Moravia Ostrava - Vítkovice kaj stacio Salm, la dua relo inter Salm kaj stacio ŝakto de Josefo estis konstruita nur pase de la dua mondmilito. Kapacitajn problemojn inter Přívoz kaj Moravia Ostrava - Vítkovice NFIF solvis per dungo de paralela Ostravsko-frýdlantská dráha.

Ekde la jaro 1906 la trafikon sur Báňská dráha komencis sekurigi ŝtataj fervojoj, sed la linio restis senĉese en posedaĵo de nFIF. Sed post la dua mondmilito la fervojlinio estis naciigita kaj ĝi fariĝis parto de Ostravaj-karvinaj minejoj (OKM). Sed la fervojlinio inter la hodiaŭaj stacioj Ostrava hl. n. kaj Ostrava mezo estis enmembrigita en ĈŜF (ĉeĥe ČSD). Tiel tenajlita Báňská dráha estis poste enmembrigita en specialigitan formacion de OKM, kiu estis sub nomo OKR-Transporto fondita al la 1-a de januaro 1952. Sed la transporton sur Báňská dráha sekurigis senĉese la ŝtatajn fervojojn de ĈŜF.

Malfortigo de la karbominado redakti

Signifaj ŝanĝoj en spaco sur Báňská dráha okazis en la paso de la 90-aj jaroj en konekso kun malfortigo de la karbominado ĉirkaŭ tiu ĉi fervojlinio. El la minejoj en senpera proksimeco de la fervojlinio estis haltigita la minado en minejoj Zárubek en Silezia Ostrava, Petr Cingr en Michálkovice kaj Fučík 5 en Orlová-Poruba. Tio alportis iompostioma redukton de relejo de la stacioj Ŝakto de Josefo kaj Poruba kaj plena nuligo de la stacio Michálkovice. Kun sinkanta nombro de trajnoj ankaŭ sensignifiĝis la dua relo inter ŝakto de Josefo kaj stacio Ostrava mezo, kaj tiel ĝi estis iom post forportita - unue en la sektoro Zárubek - Ostrava mezo, pli poste ankaŭ inter Zárubek kaj la ŝakto de Josefo.

Estis ankaŭ forportitaj deflankiĝaj linioj, kiuj kunigis Báňská dráha-on kun la fermitaj minejoj Petr Bezruč kaj Fučík 2.

Lasta signifa ŝanĝo en konduko de tiu ĉi fervojlinio estis ties konekto en la eksan koŝican-bohumínan fervojlinion (KBF) ĉe stacio Orlová en la jaro 1997. Samtempe tiel estis forlasita kaj forportita la origina sektoro de báňská dráha inter nova alligo kaj Doubrava.

Nuntempo redakti

Nuntempe estas sur tiu ĉi fervojlinio en trafiko tri stacioj: Zárubek, ŝakto de Josefo kaj Poruba. Sed la laste nomita stacio estas nun sole unu el du partoj de la stacio Orlová. El tiuj ĉi stacioj la plej grandan signifon havas sole Zárubek, kie estas riparejo de vagonoj de OKMT, estas de ĉi tie priservata apudrelvojo lignejo Salma kaj plu tio estas mortstacio por karbaj trajnoj direktantaj el minejoj en Karviná-regiono al apudrelvojo Nova gisejo. Tiuj ĉi trajnoj kaj egaligumaj trajnoj en la mala direkto havas ankaŭ decidan kvocienton en trajna transporto sur la nuna Báňská dráha.

Nuntempe trafikas la fervojan transporton sur tiu ĉi fervojlinio sole OKMT, escepte de sektoro Zárubek - Ostrava mezo, kie veturas ankaŭ priservoj de Ĉeĥaj fervojoj.

 
Transmetejo de Báňská dráha kaj ties konekto en KBF en Orlová

Estonteco redakti

En meztempa vidaspekto ne eblas atendi sur tiu ĉi fervojlinio pli signifajn ŝanĝojn escepte de la stacioj ŝakto de Josefo kaj Poruba, kies sorto estas neklara. En longtempa perspektivo oni konsideras eventualan eluzon de tiu ĉi fervojlinio ankaŭ por ĉeurba fervoja transporto.

En konekso kun preparata urbanisma eluzo de la spaco post la eksa koaksigejo Karolina en Moravia Ostrava, en kies senpera proksimeco la fefvojlinio troviĝas, oni prikonsideris forporton de la fervojlinio en tiu ĉi spaco, do en sektoro Ostrava mezo - Zárubek. Sed OKMT taksas bezono de konservo de tiu ĉi sektoro por minimume 20-25 jaroj, te. cca ĝis la jaro 2030. Eventuala mallongogo de tiu ĉi limdato la trafikanto de la fervojlinio kondiĉigas per konstruo de rezerva alligo al la reto de SŽDC, kio postulus en minimuma varianto 400 milionoj da kronoj. Eventuala vendo de parceloj, kiuj estas pro tiu ĉi linio blokataj, do devus alporti minimume tiun ĉi sumon, en la mala kazo la nuligo de tiu ĉi sektoro ne estas ekonomie principigebla.

Paso de fervojlinio nuntempe redakti

 
Stacio ŝakto de Josefo (stato en la jaro 2008 post forŝiro de pli granda parto de la origina relejo)
  • km 0,00 - Ostrava karba minejo (parto de stacio Ostrava hlavní nádraží)
  • km 2,359 - stacidomo Ostrava mezo
  • km 2,721 = 3,002 - limo de fervojlinioj de SŽDC/OKMT (ŝanĝo de staciado)
  • km 4,550 - stacio Zárubek
  • km 6,066 - deflankiga trakforko de relejo Jan Maria (antaŭe Minejo Jan Maria)
  • km 7,160 - deflankiga trakforko de ŝarĝejo Salma (antaŭe Deflankiĝejo Salma, de kie kondukis apudrelovojo al Minejo Petr Bezruč)
  • km 8,350 - stacio ŝakto de Josefo
  • km 10,470 = 0,000 - la eksa stacio Michálkovice (ŝanĝo de staciado)
  • km 2,775 - la eksa deflankigo Petřvald (antaŭe stacio Petřvald, ankoraŭ pli antaŭe evitejo de Albrecht)
  • km 6,120 - stacio Orlová, parto Poruba (antaŭe memstara stacio Poruba)
  • km 6,697 - evitejo K1, loko de alligo al fervojlinio Bohumín - Doubrava - Louky nad Olší

[1]

Referencoj redakti

  1. Předpis Dp2/2 - Dodatek k předpisu OKD, Doprava Dp2. OKD, Doprava 2001

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Báňská dráha en Vikimedia Komunejo