Bálint Csűry

hungara lingvisto

CSŰRY Bálint (ĉyːri) estis hungara lingvisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1927) naskita en Egri la 13-an de februaro 1886 en Debrecen la 13-an de februaro 1941.

Bálint Csűry
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1886 (1886-02-13)
en Agriș (Botiz)
Morto 13-an de februaro 1941 (1941-02-13) (55-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Infano István Csüry
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Bálint Csűry finis en Szatmárnémeti kaj en 1911 li havigis diplomon de hungara-latina lingvoj en Koloĵvaro, sekve ekde 1912 li instruis en la reformita gimnazio. En 1917 li doktoriĝis. Ekde 1932 li estis profesoro en Debrecen. En 1938 li estigis la instituton pri esplorado de dialektologio en Debrecen. En 1939-40 li redaktis la jarlibron Magyar Népnyelv. Kune kun Artturi Kannisto li eldonis la heredaĵon de Yrjö Wychmann, la vortarmaterialon pri la lingvo de ĉangohungaroj: Wörterbuch des ungarischen Moldauer Nordcsángo und Hétfaluer Csángódialektes (Helsinki, 1936). Liaj tradukaĵoj, lingvistikaj, etnografiaj, literaturhistoriaj artikoloj aperis en fakrevuoj.

Verkoj redakti

  • Az ige (Bp. 1910);
  • Teleki József gr. mint nyelvész (Bp., 1909); Az ige (Bp., 1911);
  • A nyelvtudomány ismeretelméleti vizsgálata (Besztercebánya, 1913);
  • Magyar lakodalom (Vőfélykönyv; Kolozsvár, 1924);
  • Ifjabb Heltai Gáspár háromnyelvű szótára (Bp. 1925);
  • A szamosháti nyelvjárás hanglejtésformái (1925);
  • Néprajzi jegyzetek a moldvai magyarokról (ETF 27. Kv. 1930);
  • Szamosháti Szótár (I-II. 1935-36);
  • Einführung in die ung. Sprache (Debrecen, 1936).
  • A népnyelvi búvárlat módszere (Bp. 1936).

Literaturo redakti

  • Szabó T. Attila és Balassa Iván tanulmányai (Magy. Nyelvtud. Társ. kiadványai, Bp., 1941. 56. sz.).

Fonto redakti