Bálint HÓMAN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hóman Bálint estis hungara historiisto, politikisto, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1929).

Bálint Hóman
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1885 (1885-12-29)
en Budapeŝto
Morto 2-an de junio 1951 (1951-06-02) (65-jaraĝa)
en Vác
Tombo Tass
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Bálint Hóman
Familio
Patro Ottó Hóman
Okupo
Okupo historiistopolitikisto • universitata instruisto • bibliotekisto
vdr

Bálint Hóman [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de junio 1951 en Vác.

Biografio redakti

Bálint Hóman akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1908, poste li eklaboris en universitata biblioteko, kie li iĝis direktoro en 1915. En la sekva jaro li ekinstruis en la universitato. En 1922 li iĝis direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi, en la sekva jaro jam li estris Hungaran Nacian Muzeon. Li estis ministro inter 1932-1938 kaj 1939-1942. Li strebis por la edukado, li disdonis stipendiojn al la malriĉaj kaj talentaj lernantoj, krome li strebis por la hungara-germana amikeco. Li okupiĝis precipe pri la mezepoka hungara historio. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita kaj li mortis en prizono. Li ricevis premiojn en 1930 kaj 1935.

Lia figuro estas ankaŭ nun duba. Unuparte li agis multe pri la hungara eduko, aliparte li partoprenis en kreoj de kontraŭjudaj leĝoj. Dum la socialismo li estis pekulo.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar városok az Árpádok korában (Hungaraj urboj dum Arpadidoj), (1908)
  • Magyar pénztörténet 1000–1325 (Hungara financa historio), (1916)
  • Magyar történet (Hungara historio), lia ĉefverko
  • A történelem útja. Válogatott tanulmányok (Vojo de la historio. Elektitaj studoj), (2002)

Fontoj redakti