MAGYAR Bálint, familinomo Marincsák, estis hungara poeto, tradukisto naskita en Pátyod la 23-a de aŭgusto 1886 kaj mortinta en Nagysomkút la 14-an de decembro 1957.

Bálint Magyar
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1886 (1886-08-23)
en Pátyod
Morto 14-an de decembro 1957 (1957-12-14) (71-jaraĝa)
en Șomcuta Mare
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Magyar Bálint studis teologion en Budapeŝto kaj li estis parokestro en Kálmánd, Felsőbánya, Jánkmajtis (1911–13). Li instruis en Ungvár de 1913 kaj tie li komencis traduki je konsilo de verkisto Dezső Szabó la novan francan poezion al hungara lingvo. De 1921 li estis parokestro en Sanislău kaj en sia morto jaro en Șomcuta Mare. Li estis ano de Rondo Kölcsey de Satmaro, de 1944 ano de Akademio Szent István de Budapeŝto.

Verkoj redakti

  • Francia költők (tradukaĵoj, Szatmárnémeti 1911);
  • Kincses éjszakák (poemoj, Bp. 1912);
  • Bíboros hajnal (poemoj, tradukaĵoj, Bp. 1914);
  • Fehér köntös a vérmezőn (poemoj, Ungvár 1914);
  • Katonák (poemoj, Bp. 1917);
  • Harangjáték (poemoj, Arad 1930).

Fonto redakti