Béla Gaál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Béla estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo, instruisto. Lia origina familia nomo estis Goldstein, lia malofta nomvarianto estis Gál.

Béla Gaál
Persona informo
Naskonomo Goldstein Béla
Naskiĝo la  2-an de januaro 1893(nun 1893-01-02)
en Hungario Dombrád (Hungario)
Morto la 18-an de februaro 1945
en Germanio Dachau (Nazia Germanio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoro • poeto • aktoro
vdr

Béla Goldstein [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1893 (laŭ aliaj fontoj la 1-an de januaro 1893 en Dombrád), li mortis la 18-an de februaro 1945 en koncentrejo de Dachau (laŭ aliaj informoj en Budapeŝto en 1944/45?).

Biografio redakti

Béla Gaál devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon kaj juran universitaton en Budapeŝto, sed poste li lernis ankaŭ aktorteknikon. Li estis aktoro, foje reĝisoro en provinco. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste li estis teatrestro en Budapeŝto. Inter 1920 kaj 1927 li estis reĝisoro de filmoj, poste li estis ĉefreĝisoro 2 jarojn de Teatro Belvárosi. Inter 1934-1939 li instruis en filma lernejo, kiun li mem fondis. Tiutempe li denove okupiĝis pri filmoj, sed la kontraŭjudaj leĝoj finis lian karieron. Li estis viktimo de holokaŭsto, lia morto okazis en nebulaj cirkonstancoj.

Li havis edzinon.

Elektitaj disĉiploj redakti

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • A vörösbegy (1920) - vidu la afiŝon en la hungara paĝo!
  • Sonĝoaŭto (1934) - lia ĉefverko
  • János vitéz (1938)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

  • Lange: Sámson és Delila
  • Berr–Verneuil: A szombat esti hölgy

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Csak nővel ne! (1924)
  • Vica, a vadevezős (1933)
  • Maga lesz a férjem (1937)

Liaj filmaj roloj redakti

  • Harrison és Barrison (1917)
  • Nick Winter négy új kalandja (1920) - Guth

Liaj teatraj roloj redakti

  • Frigyes Karinthy: Holnap reggel - Irjő
  • Shaw: Fanny első színdarabja - Trotter

Lia sola poemlibro redakti

  • Kóborlások (1914)

Fontoj redakti