Béla Gerster
Béla Gerster, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerster Béla estis hungara inĝeniero.
Béla Gerster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1850 en Košice |
Morto | 3-an de aŭgusto 1923 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • inĝeniero |
Béla Gerster [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1850 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 3-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Gerster frekventis universitaton en Vieno. Li ĝenerale okupiĝis pri kanaloj, tial li ricevis laboron en la tiama suda parto de Hungario (nuna norda Serbio), kie li gvidis diversajn kanalajn laborojn. Li laboris en 1876 en Panama kanalo kune kun Ferdinand de Lesseps kaj István Türr. Inter 1881 kaj 1893 li gvidis konstruadon de Korinta kanalo. Hejmenveninta li laboris en novaj fervojaj linioj, fine en kanalo Danubo-Tiso.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’ A korinthusi földszoros és átmetszése (1894)
- L'isthme de Corinthe et son percement. ( 1896)