Béla Horthy
Béla Horthy [horti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horthy Béla estis hungara pentristo, ilustristo, politikisto.
Béla Horthy | |
---|---|
Béla Horthy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Horthy Béla |
Naskiĝo | la 4-an de februaro 1869 en Mezőkaszony (Hungara reĝlando) |
Morto | la 10-an de februaro 1943 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • pentristo |
Béla Horthy [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1869 en Mezőkaszony (Hungara reĝlando, nuntempa Koson en Ukrainio), li mortis la 10-an de februaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Horthy frekventis kalvinanan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, tamen li studis fine pentradon en Munkeno (1897), akademio Julian (Parizo) kaj Artistkolonio (Nagybánya). Lia plej grava instruisto estis Simon Hollósy. Inter 1905 kaj 1910 li estis parlamenta deputito, sed li ne forlasis la pentradon. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li estis kondamnita je 4 monatoj. Li pentradis pejzaĝojn kaj ĝenrojn, ilustris gazetojn.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1891, 1916, 1921)
- Munkeno (1892)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Búcsú
- Lópatkolás
- Őszi napsugár
- Felolvasás
- Menyecske
- Járőrök a Hargitán
- Bevonuló huszárok
- Férfi képmás
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-11 per la retarkivo Wayback Machine