Béla ILLÉS, hungare Illés Béla estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Béla Illés
Persona informo
Illés Béla
Naskiĝo 22-an de marto 1895 (1895-03-22)
en Košice
Morto 5-an de januaro 1974 (1974-01-05) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva dum 1920– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Illés naskiĝis la 22-an de marto 1895 en Kassa, nuntempa Košice en Slovakio. Li mortis la 5-an de januaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Illés studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li debutis en Nyugat en 1916. Post falo de Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno. En la sekva jaro li ĵurnaladis en orienta Ĉeĥoslovakio, poste pro la komunismaj ideoj li estis elpelita. Li estis elpelita ankaŭ el Aŭstrio, tial li iris al Rusio. Kiel majoro, li batalis por la komunista Hungario en 1945. Poste li havis postenojn en gravaj literaturaj revuoj. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1955.

Verkoj (elekto) redakti

  • Ég a Tisza (Brulas la Tiso), romano, 1929
  • Kárpáti rapszódia (Karpata rapsodio), romano, 1939
  • Új bor (Nova vino), romano, 1945
  • Vígszínházi csata (Batalo ĉe teatro Víg), romano pri sieĝo de Budapeŝto, 1950
  • Harminchat esztendő (36 jaroj), 1956
  • Anekdoták könyve (Libro de anekdotoj), 1960
  • Lövészárokban (En tranĉeo), 1966
  • Pipafüst mellett (Apud pipofumo), 1967

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio