Béla Kenéz

hungara ekonomikisto, politikisto

Béla KENÉZ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenéz Béla estis hungara statistikisto, ekonomikisto, politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1924), membro de Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület (EMKE), membro de Erdélyi Múzeum-Egyesület.

Béla Kenéz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1874 (1874-03-15)
en Szolnok
Morto 1-an de aprilo 1946 (1946-04-01) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto • statistikisto
vdr

Béla Kenéz [1] naskiĝis kiel Kreutzer Béla la 15-an de marto 1874 en Szolnok. Li mortis la 1-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Kenéz frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto, fine li plulernis en Lejpcigo kaj Londono. Li eklaboris en 1897 en la ŝtata statistika oficejo, poste en la ministerio. En 1906 li habilitiĝis, en la sekva jaro li komencis instrui ĝismorte. Baldaŭe li estis rektoro. Ekde 1920 li estis plurfoje elektita deputito por la parlamento, dume li estis ministro por unu jaro. Li ricevis premion en 1931.

Verkaro (elekto) redakti

  • A munkaközvetítés külföldön és hazánkban (1896)
  • A statisztika elmélete (Teorio de la statistiko) (1903)
  • The method of strikestatistics in Hungary. Budapest, 1907.
  • A socialismus irodalomtörténete (Literaturhistorio de la socialismo), (1911)
  • A kisebbségi kérdés (Problemo de la nacimalplimultoj), (1938)

Fontoj redakti