OLAJOS Béla (olajoŝ) estis hungara, rumania hungara pentristo naskita en Gödöllő la 12-an de decembro 1910 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 18-an de aprilo 1991. Li estis la edzo de ĵurnalistino Magda Olajos Váczy.

Béla Olajos
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1910 (1910-12-12)
en Gödöllő
Morto 18-an de aprilo 1991 (1991-04-18) (80-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Magda Olajos Váczy
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kariero redakti

Olajos finis la katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo. Por kvar jaroj ekde 1931 li studis filozofion en Veszprém. Inter 1934 kaj 1939 li studis en arta altlernejo de Budapeŝto en la klaso de István Szőnyi. Li diplomitiĝis en 1939. En 1941 li instruis en Satmaro. Ekde 1942 ĝis 1944 li estis en fronto. Li estis 1-a klasa ŝakisto. Li loksidiĝis definitive en Satmaro, sed ne havis konstantan laboron de 1948. Pro sia malbona sanstato li ofte restadis ĉe sia filino en Miercurea Ciuc.

Ekspozicioj redakti

  • 1945 - Satmaro
  • 2008 - Satmaro.
  • 2010 - Miercurea Ciuc.

Bibliografio redakti

Fonto redakti

  • Hungarlingva vikipedio