Béla Orbán
ORBÁN Béla (orba:n) estis rumanuja hungara matematikisto. Li naskiĝis en Kluĵo la 7-an de decembro 1929 kaj mortis en Kluĵo la 16-an de januaro 2016.
Béla Orbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1929 en Kluĵo |
Morto | 16-an de januaro 2016 (86-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitato Bolyai de Kluĵo |
Parencoj | János Spáda |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Biografio redakti
Béla Orbán finis la romian katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo (1948), li akiris diplomon de instruisto pri matematiko-fiziko en la Universitato Bolyai (1952). Li instruis tie ĝis sia pensiuliĝo (1951-89). Liaj fakartikoloj aperis en enlandaj kaj eksterlandaj fakrevuoj, respektive en Korunk kaj A Hét. Li estas kunulaŭtoro de Matematikai kislexikon (1983). Estas elstara lia artikolo en Matematikai Lapok numero 6/1993 pri la matematika fakterminologio en hungara lingvo.
Verkoj redakti
- A geometria mai szemmel (kun Ferenc Radó, Kv. 1981).