Béla Reinitz [rejnic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reinitz Béla estis hungara komponisto, pianisto, kritikisto, framasono [1] [2].

Béla Reinitz
Béla Reinitz
Béla Reinitz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1878 (1878-11-15)
en Budapeŝto
Morto 26-an de oktobro 1943 (1943-10-26) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Béla Reinitz [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de oktobro 1943 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Béla Reinitz

Biografio redakti

Béla Reinitz devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Szabadka, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1908. Dum la lernojaroj li estis memlernanto pri piano, dum la studentaj jaroj li private lernis de Albert Siklós. Li neniam estis juristo, sed li estis fidelulo de Endre Ady kaj Béla Bartók. Inter 1906 kaj 1917 li verkis kritikojn en Népszava. Tiutempe li komponis kantojn ĉefe por kabaredo de Endre Nagy (verkisto), ankaŭ kantojn por poemoj de Ady. En 1910 li framasoniĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis postenon, li atingis grandan influon en la direktado de la muzika politiko en la lando. Post falo de la respubliko li rifuĝis al Vieno. Iom poste li koncertis piane en aŭstraj, germanaj kaj svisaj urboj. En 1931 li hejmenvenis, sed li estis neglektita.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1969)

Fontoj redakti

Referencoj redakti