Béla Szász (redaktoro)

SZÁSZ Béla [sa:sj] estas rumania hungara redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Aiud la 24-an de februaro 1926 kaj mortis en Bukareŝto la 3-an de septembro 2000.

Béla Szász
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1926 (1926-02-24)
en Aiud
Morto 3-an de septembro 2000 (2000-09-03) (74-jaraĝa)
en Bukareŝto
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Kariero redakti

Béla Szász diplomitiĝis pri hungara lingvo kaj literaturo kiel senfrekventulo en UBB de Kluĵo (1964). Li estis libroeldoneja tradukisto, redaktoro de Junulara Libroeldonejo en 1951–52, gvidanto de la hungara redaktorejo (1952–58), poste ĝis 1962 kunlaboranto de eldoneja fako de Ministerio pri Instruado kaj Kulturo, poste gvidanta redaktoro de Literatura Libroeldonejo (1962–69). Li estis la gvidanto, poste ĉefredaktoro de Libroeldonejo Kriterion (1969–77). Inter 1977–89 li estis gvidanta kunlaboranto de naciminoritata sekcio de Konsilantaro por Socialista Kulturo kaj Edukado, poste en 1989–90 de Nacieca Ĉefdirektoraro de Ministerio pri Kulturo.

Fonto redakti