Grafo Béla Széchenyi [bEla sEĉenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchenyi Béla estis hungara vojaĝisto, krongardisto, geografo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1880). Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki. Lia patro estis István Széchenyi, lia frato estis Ödön Széchenyi.

Béla Széchenyi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1837 (1837-02-03)
en Peŝto
Morto 2-an de decembro 1918 (1918-12-02) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Széchenyi
Patrino Crescence Seilern
Frat(in)o Ödön Széchenyi
Infano Gräfin Alice Széchényi de Sárvár-Felsövidék
Okupo
Okupo esploristo • politikistogeografo
vdr
Béla Széchenyi

Béla Széchenyi [1] Arkivigite je 2010-02-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de februaro 1837 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de decembro 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Széchenyi frekventis universitatojn en Berlino kaj Bonn, poste li studvojaĝis al diversaj landoj. Li estis elektita parlamenta deputito en 1861, sed tiam la parlamento funkciis nur en tiu jaro. En la sekva jaro li vojaĝis al Ameriko. En 1865 li denove elektiĝis parlamentano. En 1867 kaj 1870 li ĉasvojaĝis al Afriko. En 1870 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. En 1877 li esplorvojaĝis al Hindio, Ĉinio, Japanio, Borneo, kie lia akompananto estis Lajos Lóczy. En 1897 li ricevis la rangon interna sekreta konsilanto, en 1901 krongardisto. Li ricevis Honoran Legion.

Verkaro (elekto) redakti

  • Amerikai utam (Mia amerika vojaĝo), (1863)
  • Széchenyi Béla gróf kelet ázsiai útjának tudományos eredménye (1890-1897, ankaŭ angle kaj germane)

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti