Béla Szilárd [silArd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilárd Béla estis hungara kemiisto, farmaciisto. Lia origina familia nomo estis Steiner.

Béla Szilárd
Persona informo
Naskonomo Steiner Béla
Naskiĝo 20-an de januaro 1884 (1884-01-20)
en Mezőberény
Morto 2-an de junio 1926 (1926-06-02) (42-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistokemiisto
vdr

Béla Steiner [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1884 en Mezőberény. Li mortis la 2-an de junio 1926 en Parizo.

Biografio redakti

Béla Szilárd frekventis mezlernejojn en Békéscsaba kaj Debrecen, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato Péter Pázmány en 1904, en la sekva jaro li doktoriĝis samloke. En 1906 li estis asistanto en la universitato unu jaron, poste li plulernis en Sorbonne helpe de stipendio kaj samtempe li laboris en laboratorio de Marie Curie. En 1912 li establis memstaran laboratorion pri radiado (Laboratoire de Produits Radioactifs). Inter 1914 kaj 1920 li esploris en Londono, poste en Madrido, fine li revenis al Parizo. Li kreis diversajn mezurilojn pri radiadoj, sed li inventis ankaŭ tion, kiel fari diferencojn inter perloj naturaj kaj breditaj. En 1925 li ricevis Honoran legion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Radium és radioaktivitás (1905)
  • Az alkoholok elektrolitos bomlása és képződése absolut alkoholos oldatban (1905)
  • Poincaré Henri filozófiájának alapeszméi (1908) [2]

Fontoj redakti