Béla Turi-Kovács

Béla Turi-Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turi-Kovács Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

Béla Turi-Kovács
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1935 (1935-12-02)
en Endrőd
Morto 3-an de novembro 2023 (2023-11-03) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto • solicitoro
vdr

Béla Turi-Kovács [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1935 en Endrőd (nun urboparto de Gyomaendrőd) kaj mortis la 3-an de novembro 2023.

Biografio redakti

Béla Turi-Kovács lernis juron en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd, kiam dum Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al etbienuloj. Post falo de la revolucio li devis interrompi la lernadon kaj li estis simpla laboristo. En 1959 li akiris juran diplomon, sed ĝis 1963 li estis nur laboristo, poste advokato en Szentendre, inter 1985 kaj 1990 li havis postenon en la municipo. Li estas parlamenta deputito ekde 1998. Li estis ministro pri medio inter 2000 kaj 2002 en Unua Kabineto Orbán. Li havas edzinon, kiu naskis filon.

Fontoj redakti