Bükkszentlászló

Miskolc-Bükkszentlászló (miŝkolc-buksentlAslo), slovake Stará Huta estas iama vilaĝo, nun urboparto de Miskolc en Hungario.

Ladislao la 1-a (Hungario), pri kiu nomiĝis Bükkszentlászló

Situo redakti

La vilaĝo situas de urbocentro de Miskolc 8 km-ojn for. En la iama vilaĝo aŭtobuso numero 68 trafikas.

Historio redakti

Pli frue estis tie tera fortikaĵo de keltoj. Poste la loko longe ne estis loĝata. En 1713 kelke da ĉeĥoj, slovakoj, poloj kaj germanoj fondis vitrofarejon. La setlejo nomiĝis Hutta. En 1755 apude elformiĝis nova setlejo Újhuta, por fari diferencon la pli malnova komunumo nomiĝis Óhuta. Dume alvenis slovakoj, rutenoj kaj germanoj. En 1940 komunumo Óhuta prenis novan nomon Bükkszentlászló pro patrono de la preĝejo. Tiutempe loĝis tie slovakoj en majoritato. En 1946 parto de slovakoj memvole iris al Ĉeĥoslovakio. La vilaĝo aliĝis al Miskolc en 1981.

Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando redakti

Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).

Bakonyszentlászló Búcsúszentlászló Bükkszentlászló Homoródszentlászló
Jászszentlászló Kisszentlászló Mátraszentlászló Nyárádszentlászló
Oláhszentlászló Pilisszentlászló Pusztaszentlászló Szászszentlászló
Szécsiszentlászló Szentlászló Szentlászló Tordaszentlászló
Vácszentlászló Zalaszentlászló