Büron

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Büron-Bad Knutwil (stacidomo).
Büron
Blazono de Büron
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 12′ 48″ N 8° 5′ 41″ O / 47.21333 °N, 8.09472 °O / 47.21333; 8.09472 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 48″ N 8° 5′ 41″ O / 47.21333 °N, 8.09472 °O / 47.21333; 8.09472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2124
Areo 5,37 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 6233
Komunumkodo 1082
Mapo de Büron
vdr

Pri la komunumo redakti

Büron estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2124 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Büron situas ĉe la orienta bordo de la rivero Suro proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Sursee. Tra la vilaĝo fluas la rojo Weiherbach, kiu alfluas al Suro.

La komunuma teritorio etendiĝas sura areo de 5,36 km², de kiuj 16,5% estas kovritaj de arbaro, 67,0 servas por agrikulturo kaj 15,6 por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Büron limas en nordokcidento al Triengen, en nordoriento al Schlierbach, en sudoriento al Geuensee, kaj en sudokcidento al Knutwil.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Sursee al Schöftland. Tra la komunumo pasas kantona ĉefvojo de Sursee al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas 6 kilometrojn sude en Sursee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Büron datiĝas el la jaro 1130 kiel Burron. [2]

En la arbaro Gibelwald estis trovitaj tomboj de la Hallstatt-kulturo el la 1-a jarmilo a.K.. En Muracher oni trovis en la jaro 1942 la fundamentojn de romia biendomo.

Proksimume en la 12-a jarcento estis konstruita la Kastelo Büron, kiu estis la prasidejo de la Baronoj de Büron, kies idoj post fariĝis la Baronoj de Arburgo. En la jaro 1260 Ulriko de Arburgo donacis sian tutan havaĵon al la Abatejo Beromünster, kaj rericevis ĝi de ili kiel herda feŭdo. En la jaro 1455 Hermann de Rüssegg, la edzo de la lasta baronino de Arburgo, vendis la vilaĝon Büron al la urbo Lucerno, kiu atribuis ĝis la la kamparvoktejo Büron-Triengen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la helveta distrikto Sursee, kaj ek de 1803 al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen