Băița (Nucet)
Băița [bəica] (hungare: Rézbánya rEzbanJa) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Beiuș. Administre ĝi apartenas al Nucet.
Băița | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Alinome | Rézbánya (hungare) | ||
Komunumo | Nucet | ||
Iama hungara departemento | Bihar | ||
Situo | 46° 29′ N, 22° 35′ O (mapo)46.48111111111122.581111111111Koordinatoj: 46° 29′ N, 22° 35′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 435 m | ||
Poŝtkodo | 415401 | ||
Loĝantaro | 598 (2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 26948 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 689 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 4% hungaroj).
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1585. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar). De mezepoko ĝi estas mineja centro. En Băița oni minis aŭ minas kupron, poste ankaŭ molibdenon kaj bismuton. Ĝia hungara nomo Rézbánya signifas "kuprominejo". En la 1950-aj jaroj oni minis uranon. De 1985 en Băița estas deponejo por radioaktiva rubaĵo, la nura en Rumanio.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Antal Abt (4-a aŭ 6-a de novembro 1828 – Kolozsvár, 2-a de aprilo 1902): fizikisto, universitata profesoro, esploristo de termagnetismo
- Sándor Bihari (19-a de majo 1855 – Budapest, 28-a de marto 1906), pentristo [1]
Eksteraj ligiloj redakti
-
Katolika preĝejo en Băița