Bărăganu

Bărăganu [bərəganu] estas komunumo en Rumanio, distrikto Constanța. Al ĝi apartenas administre la vilaĝoj Bărăganu kaj Lanurile.

Situo redakti

Ĝi situas en la sudorienta parto de la distrikto, 27 km sudokcidente de la distrikta ĉefurbo Constanța, 19 km sude de la plej proksima urbo Murfatlar.

Historio redakti

Oni mencias ĝin unuafoje en 1877, ĝia malnova turka nomo estas Osmanfakı (rumane Osmanfacî), la hodiaŭa nomo venas de la Bărăgan-ebenaĵo. En la 1890-1892aj jaroj tie setlis germanoj, kiuj estis perforte alisetligitaj en Germanion en 1940 kadre de la nazia movado „Heim in Reich”.

Eksteraj ligiloj redakti