B-ĉelo

speco de limfocito

B-ĉelo estas speco de blanka sangoĉelo, en la kategorio limfoĉeloj. Ili havas gravan rolon en la adaptema imunsistemo. Kiam ili estas aktivigitaj, ili produktas antikorpojn. Ili ankaŭ prezentas antigenojn al aliaj ĉeloj, kaj memoras pasintajn infektojn por plej bone reagi al ili venonte. En mamuloj, B-ĉeloj kreskas en osta medolo.

La "B" en B-ĉelo venas de "burso de Fabricius", organo en birdoj kie sangoĉeloj kreskas (ne de "bone marrow", la angla vorto de osta medolo).