B. Traven

germana verkisto

B. TRAVEN (eble naskiĝis la 25-an de februaro 1882 en Schwiebus, nun Świebodzin en Pollando – mortis la 4-an de marto26-an de marto 1969 en Meksiko, subŝtato Chiapas), estas la pseŭdonimo de germana verkisto, kiu priskribis la vivon de sociaj subigitoj, precipe de meksikaj indianoj. Liaj efektivaj nomo, naskiĝdato kaj biografiaj detaloj estis objekto de debatoj inter literatursciencistoj, sed estas certe, ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Meksiko.

B. Traven
Persona informo
Bruno Traven
Naskiĝo 9-an de oktobro 1882 (1882-10-09)
en Świebodzin
Morto 26-an de marto 1969 (1969-03-26) (86-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj Esperantogermana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco GermanioMeksiko vd
Profesio
Alia nomo Robert Bek-gran • Hal Croves • Ret Marut • Richard Maurhut • Traven Torsvan • Fred Gaudet • Fred Mareth • Bruno Marhut • Red Marut • Rex Marut • Robert Marut • Fred Maruth • Goetz Öhly • Anton Raderscheidt • Wilhelm Scheider • Jacob Torice • B. T. Torsvan • Berick Traven Torsvan • Traves Torsvan vd
Okupo entomologo • verkisto • romanisto • scenaristo • sindikatisto • esperantisto vd
Aktiva dum 1926–1968 vd
Verkado
Verkoj La Mortula Ŝipo ❦
La trezoro de la Sierra Madre ❦
Der Ziegelbrenner ❦
Ponto en la ĝangalo ❦
Ribelo de l’ pendigitoj ❦
Registaro ❦
Rozo Blanka ❦
Koton-rikoltantoj ❦
Generalo venas el la ĝangalo ❦
Mahagontrunko ❦
Ĉaro ❦
Marŝo en la regnon de l’ mahagono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ret Marut, arestita en Londono en 1923.

Li estis la plej granda literatura mistero de la 20-a jarcento, ĉar li dum sia tuta vivo sekretigis sian identecon. Laŭ la plej populara hipotezo, li aktivis unue en Germanio kiel aktoro sub la nomo Ret Marut, partoprenis en la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj, kaj ekde ĉirkaŭ 1924 li vivis en Ameriko. Eĉ kiel fama verkisto, kies verkojn oni sukcese filmis, li ne volis malkaŝi, kiu li fakte estas, ĉar laŭ lia opinio gravas la verko, ne la privata vivo. Tial oni supozis eĉ, ke li estas reĝa bastardo aŭ persekutata krimulo aŭ revoluciulo k.s. Aliaj nomoj kiu diversmaniere ligitiĝis al Traven inkludas Hal Croves, Richard Maurhut, Torsvan, Herman Albert Otto Max Feige. Oni eĉ supozis, ke li estas Jack London, kiu nur ŝajnigis memmortigon kaj daŭrigis sian literaturan agadon sub alia nomo kaj en alia lingvo. Alia teorio, de Will Wyatt post esplorfarado, estas ke la vera nomo de Marut/Traven estas Otto Feige, kiu devenis el Schwiebus, tiam en la provinco Brandenburgio, Germanio (post 1945 novnomita Świebodzin en Pollando).

Traven aŭtoris multajn romanojn, unu vojaĝraporton kaj multe da rakontoj, en kiuj kombiniĝas sensaciaj aventurtemoj kaj ironia humuro kun kritika sinteno pri la kapitalismo, kiu videbligas socialismajn kaj anarkiismajn simpatiojn. Li estas fama precipe pro siaj romanoj pri ekspluatataj meksikaj indianoj, kiujn oni dungis je preskaŭ sklavaj vivkondiĉoj ĉe arbohakado de mahagono – kiu hakis tro malmulte da arboj, estis dumnokte ĉeokaze eĉ pendigita sur arbo, sed ne je la kolo, sed je la manoj. Ankaŭ liaj ceteraj romanoj okupiĝas pri socialaj maljustaĵoj, praktikataj ĉe kotonrikoltantoj, maristoj, laboristoj ks.

La romanoj kaj rakontoj de B. Traven ĝuis (kaj ĝuas plu) grandan popularecon jam en la periodo inter la du mondmilitoj kaj ankaŭ post la Dua mondmilito. Li longe restis unu el la plej legataj verkistoj de la germanlingva populara literaturo. Liaj verkaĵoj estas tradukitaj en pli ol 24 lingvojn kaj laŭ taksoj atingas suman eldonon de almenaŭ 30 milionoj da liboj.[1][2] Laŭ nndb.com, Albert Einstein, je la demando al li farita: kiun libron li kunportus ironte sur dezertan insulon respondis: iun ajn kondiĉe ke ĝi estas libro de Traven.[3]

En 1929, la romano "Rozo Blanka" estis publikigita, pri la provoj de usona naftokompanio akiri meksikan bienon, kontraŭ la deziroj de la farmposedanto. Ĉi tiu romano servis, interalie, kiel inspiro por la nomo de la "Blanka Rozo" subtera kiu kontraŭstaris al la regado de la nazia partio en Germanio.

En Usono li famiĝis pro sia libro, La Trezoro de la Sierra Madre, kaj en 1948 John Houston reĝisoris la samnoman filmon "The Treasure of the Sierra Madre" kies ĉefrolo estis aktorita de Humphrey Bogart. Tiu filmo estis unu el la unuaj filmoj el Holivudo farita preskaŭ tute ekster Usono (en Tampico, Meksiko). Por efektivigi la metion helpis teknika konsultisto kiu poste estis identigita kiel Travan mem.

Verkoj redakti

La rete atingeblaj verkoj havas ligilojn, kaj al esperantaj tradukoj, kaj al alialingvaj versioj.

Angla traduko: The Cotton-Pickers
Angla traduko: The Death Ship

Der Karren, Regierung, Der Marsch ins Reich der Caoba, Die Troza, Die Rebellion der Gehenkten kaj Ein General kommt aus dem Dschungel, apartenas al la Caobazyklus – la «Mahagonciklo».

Aliaj rete atingeblaj redakti

De B. Traven:

Tradukoj al Esperanto redakti

La mortula ŝipo, trad. D. & H.-G. Kaiser, Norderstedt, 2022, eld. BoD, ISBN 9783756236503, 444 paĝoj. Unu el la plej popularaj verkoj de la enigma aŭtoro. Kritiko de la burokratismo, naciismo, ekspluatado.

La rozo blanka, trad. D. & H.-G. Kaiser, Norderstedt, 2022, eld. BoD, ISBN 9783756814312, 305 paĝoj[4]. Rakonto, kun bazo en la realo, pri tereno kiun usona naftokompanio forŝtelis de la indiĝenoj.

La trezoro de la Sierra Madre, trad. D. & H.-G. Kaiser, Norderstedt, 2022, eld. BoD, ISBN 9783756357838, 314 paĝoj.

Referencoj redakti

  1. Jan-Christoph Hauschild: Zwischen Selbstinszenierung und Fremdkonstruktion: B. Travens Performance im Licht neuer Forschungsergebnisse Arkivigite je 2013-07-09 per la retarkivo Wayback Machine ("Inter memsurscenigo kaj fremda konstruo: la publika vivo de B. Traven en lumo de novaj esploraj rezultoj"), prelego en la 7-a kongreso de la federacio de germanistaj asocioj en Hispanio, hispane Federación de Asociaciones de Germanistas de España, FAGE, germane iom pli koncize Spanischer Germanisten-Verband) en la Universitato de Valencio, la 17-an de septembro 2010
  2. Roy Pateman: The Man Nobody Knows: The Life And Legacy Of B. Traven ("la viro kiun neniu konas: la vivo kaj heredaĵo de B. Traven"). University Press Of America 2005, ISBN 0-7618-2973-3, S. 1
  3. biografieto de Traven, kun mencio de la citaĵo de Einstein pri liaj libroj, en la retejo nndb.com (angle)
  4. (eo) Rozo blanka, libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2022.

Eksteraj ligiloj redakti