BP (firmao)

petrol-industria firmao kun ĉefsidejo en Londono

BP (iam British Petroleum, ankaŭ BP Amoco) estas petrol-industria firmao kun ĉefsidejo en Londono. Kune kun Shell, ExxonMobil kaj Total ĝi estas unu el la pintaj petrol-firmaoj de la mondo.

BP
BP
negoco • entrepreno • naftofirmao • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 1908 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Burmah Oil
Jura formo limigita kompanio laŭ brita juro
Fondita en 1909
Fondintoj William Knox D'Arcy vd
Ĉefestro(j) Carl-Henric Svanberg • Helge Lund vd
Sidejo Londono,  Britio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Bernard Looney • Bob Dudley
Dungitoj 73 000 (stato: 2019)
Agokampo nafto
ISIN-kodo GB0007980591
filiaj kompanioj BP Europa SE • BP Exploration (Alaska) • BP Gas Europe • BP Norge • ARCO • Amoco • Castrol India • Castrol • Bahía de Bizkaia Power Station • bp pulse vd
Posedataj kompanioj Forties pipeline system • Rosneft vd
TTT www.bp.com
vdr
la nuna emblemo, floro kun flavaj kaj verdaj petaloj, en signo de Aŭstralio en 2017

En decembro 1998 BP kaj la usona petrol-firmao Amoco kuniĝis, formante BP Amoco. Kvankam la procezo estis nomata kuniĝo, multaj konsideras ĝin aĉeto de Amoco fare de BP. Post unu jaro la aldono "Amoco" estis forigita de la komuna nomo. "BP" restis, sed ne plu signifas "British Petroleum" ("brita petrola"); ĝi simple estas konsiderata dulitera nomo.

La firmao el ĝi derivis sian novan devizon "beyond petroleum" (angle "trans petrolo" aŭ "pli ol petrolo").

Unu el la antaŭaĵoj de la firmao estis la Anglo-Persian Oil Company.

Inter la multaj laborantoj de BP inter la jaroj 1998 kaj 2016 ankaŭ estis la eksa esperantisto Thorsten Höbbel, kiu por la firmao laboris en Hispanio, Germanio kaj Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la centra oficejo en Londono
 
nafta rafinejo de BP en Lingen, Germanio
 
Diagramo de dungitoj, enspezoj, profito kaj la ĉefaj filioj de la ses plej grandaj naftokompanioj en la mondo, konataj kiel Granda Nafto (angle Big Oil, Big Ojel)