Baĉko Petrovo Selo

Baĉko Petrovo Selo, serbe Бачко Петрово Село, slave Bačko Petrovo Selo, hungare Péterréve estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Bečej.

Baĉko Petrovo Selo situas en la verda municipo
Katolika preĝejo en Baĉko Petrovo Selo
Ortodoksa preĝejo en Baĉko Petrovo Selo
Mapo pri municipo Beĉej

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1092 en latina dokumento: "Peterreus iŭta Tyza cum portu". Tiam la kampoj apartenis al abatejo de Tihany. En 1241 la tatroj detruis la vilaĝon. En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, dume ne senhomiĝis. Ekde 1690 daŭre alvenis serbaj rifuĝintoj. Ekde 1699 la Habsburga Imperio okupis la regionon. Ili aranĝis laŭ la Tiso limgardan zonon ĝis 1750. Poste rajtis alveni ankaŭ hungaroj. En 1854 incendio okazis. En 1891 abatinejo ekfunkciis, en 1889 la fervojo atingis Péterréve-n. La komunumo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Óbecse, poste al Jugoslavio, fine al Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la vilaĝon. Fine de 1944 la serboj pro venĝo murdis hungarojn. En 1954 laŭ la riverbordo abrupte vidiĝis granda amaso de pafitaj homoj. Oni rekonis kelkajn, sed la polico malpermesis ĝin kaj dumnokte la ciganoj devis enfosi la kadavrojn.

Nuntempe brikofarejo funkcias en Baĉko Petrovo Selo. En 2002 loĝis tie 7318 homoj (5175 hungaroj (71%), 1567 serboj (21%), 243 ciganoj, 80 jugoslavianoj, 30 kroatoj, 7 slovakoj, 5 albanoj, 4 germanoj, 3 slovenoj, 2 rutenoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti