Baŝaid, serbe Башаид, slave Bašaid, germane Klein Kikinda hungare Basahíd [baŝahId] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kikinda. Vilaĝeto Bikaĉ, slave Bikač, hungare Nagybikács [nadjbikAĉ] apartenas al Baŝaid.

Baŝaid troviĝas en (verda) Municipo Kikinda en Serbio
Mapo pri municipo Kikinda
Ortodoksa preĝejo en Baŝaid
Katolika preĝejo en Baŝaid-Bikaĉ

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Baŝaid situas sur ebenaĵo, kanalo "Kikinda" preterfluas, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Kikinda. La lasta urbo troviĝas 22 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la 1330-aj jaroj en formo "Bosorhida", kiu havis rajton pri bazarado en Hungara reĝlando. Fine de la 16-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, kiun serboj en 1750 refondis. La komunumo ricevis privilegiojn en 1817. En 1849 la hungara armeo venkis la serbojn, dum batalo la vilaĝo bruldetruiĝis. En 1893 denove incendio okazis. Ekde 1876 ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Baŝaid 3503 homoj, (3123 serboj (89 %), 179 ciganoj, 100 hungaroj, 23 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando redakti

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida
Ecsehida Hídalmás Hidas Hidaskürt
Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó
Jankahíd Jánoshida Kőhida Kovácshida
Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd
Rábahídvég Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas

Vidu ankaŭ redakti