Baŝliko estas rusa ĉapo simila al kapuĉo, kiu havas du longajn pintojn, kiujn oni volvas ĉirkaŭ la kolo. Ĝi estas tradicia vestaĵo de iranaj popoloj, turkoj kaj kozakoj kaj estis farita el ledo, lanofelo. Ekzistas variaĵoj, laŭ kiuj baŝlikoj estas vintraj aŭ someraj, popola vestaĵo, militista vestaĵo, riĉe ornamitaj ktp.

Kozako kun baŝliko

En modernaj tempoj baŝlikoj fariĝis laŭmodaj en Rusujo post la 1830-aj jaroj post la partopreno de la baŝkira kavalerio en la milito kontraŭ Napoleono Bonaparto. Ek de 1862 ili estis parto de la uniformo de la kozakoj kaj pli poste de aliaj partoj de la rusa armeo. La milita baŝliko estis farita el flava kamela lano. Baŝlikoj de oficiroj surhavis oran aŭ arĝentan strion. En la rusa armeo oni uzis ĝin ĝis 1917, kiam ĝi estiĝis signo de la uniformo de la Blanka Armeo.

Bildaro redakti