Jehuda Lejb haLevi Aŝlag (hebree: יְהוּדָה לֵיבּ הַלֵּוִי אַשְׁלַג), ricevis nomon Baal haSulam (hebree: בעל הסולם) laŭ nomo de lia komentario "Sulam" al libro Zoharo. Aŭtoro de "Doktrino de Dek Sefirot" - la ĉefa nuntempa lernolibro pri Kabalo en kiu ordigis ĉiujn skribaĵojn de ARI laŭ ilia ena signifo kaj kaŭz-sekvaj rilatoj.

Baal Sulam
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
en Varsovio
Morto 6-an de oktobro 1954 (1954-10-06) (74-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot
Lingvoj anglahebrea
Ŝtataneco PollandoIsraelo
Familio
Infano RABAŜ
Okupo
Okupo rabeno • kabalisto
vdr

En siaj komentoj Baal haSulam unuafoje en la historio eksplikis en simpla kaj komprenebla formo enan signifon de kabalaj libroj.

Unuafoje li malfermis metodon de lernado kaj lerno-ordon de Kabalo por ĉiuj dezirantoj.

Li estas aŭtoro de multaj libroj kaj artikoloj uzataj kiel lerniloj pri Kabalo.

Baal Sulam trifoje renkontiĝis kun tiama Israela prezidanto Ben-Gurion kaj konsentigis lin fari sabaton libera tago anstataŭ dimanĉon.

Laboris kiel rabeno, estis ardmoro.

La tutan metodon de lernado transdonis al sia filo - Baruĥ Ŝalom haLevi Aŝlag.

Nuntempe laŭ la metodo de Baal Sulam, sub gvidado de kabalisto Miĥael Lajtman, estas kondukataj ĉiutagaj lecionoj de Kabalo, kiuj estas montrataj en Israela televido kaj estas atingeblaj por ĉiuj en la reto. Libroj kaj artikoloj de Baal Sulam estas eldonitaj en diversaj lingvoj.

Biografio redakti

Jehuda Lejb haLevi Aŝlag - Baal Sulam naskiĝis je la 5a tago de monato Tiŝrej en 5647 (1886) en Varsovio, en familio de Simĥi haLevi. Dek du jarojn aĝa, li memstare lernis Talmudon

  • 1905 — 19 jarojn aĝa, li ricevis titolon de rabeno kaj poste laboris kiel juĝisto en rabena juĝejo de Varsovio kaj kiel instruisto pri preparado de juĝistoj dum 16 jaroj.
  • je la 22a de januaro, 1907 - en la familio de J. Aŝlag naskiĝis unua infano - Baruĥ Ŝalom haLevi Aŝlag, estonta rabeno kaj admoro, lerninto kaj daŭriginto de sia patro
  • 1922 - la familio transloĝiĝis en Israelon. Li komencis instrui Toraon kaj memstare daŭrigis lernadon de Kabalo, en jeŝivao Ĥajej Olam. Trakondukis lecionojn pri Kabalo kun grupo de lernantoj siahejme.
  • 1924 - Baal Sulam laboris kiel rabeno de distrikto Givat Ŝaul en Jerusalemo.
  • 1926 - Baal Sulam transloĝiĝis en Londonon kaj skribis komentojn al libro de ARI Ec Hajim (Arbo de vivo), nomitaj de li «Panim Meirot» kaj «Panim Masbirot»
  • 1927 - la libroj estis eldonitaj
  • 1928 - J. Aŝlag revenis en Israelon
  • 1932 - Baal Sulam kaj lia familio transloĝiĝis al Jafo
  • 1933 - Estis eldonita lia libro «Matan Tora», kaj poste li komencis skribi sian ĉefan verkon - «Doktrino de Dek Sefirot» - komentarion al ĉiuj verkoj de ARI, en kiu li priskribis kreadan ordon de ĉiuj Supraj mondoj de la Kreinto Mem ĝis nia mondo. En la Libro estas pli ol 2 000 paĝoj, ĝi konsistas el 16 partoj kaj enhavas la tutan bazan materialon de scienco Kabalo
  • 1936 - J. Aŝlag transloĝiĝis al Bnej Brak. Poste li ekloĝis en Tel-Avivo
  • 1943 - Li komencis labori pri komentario Sulam al Libro Zoharo, laboris po 18 horojn diurne

La manskribaĵo ne estis redaktata, ĝi estis skribita jam nete, el rekta konscio de Supraj Mondoj, kaj tuje sendatis al eldonejo. Fojfoje ne sufiĉis mono por kafo kaj cigaredoj, kiujn li tre ŝatis.

  • 1953 - Li finis sian grandan verkon, sed poste aldonis ankoraŭ tri librojn; festante finon de la laboro, lernintoj de Baal Sulam organizis grandan manĝadon en Mirono, dum kiu li faris oratoraĵon, kiu estas nun publikigita sub nomo «Maamar le sijum Zohar» - «Artikolo por fino de Zohar»
  • 1954 - dum Jom Kippur Jehuda Lejb haLevi Aŝlag - Baal Sulam - foriris de tiu ĉi mondo.

Eldonitaj Libroj redakti

Video redakti