Baba Gurgur (arabe بابا كركر) estas vasta naftokampo proksime al urbo Kirkuk, norda Irako, malkovrita por ekspluato en 1927. La nomo signifas en la kurda lingvo patro de la flamoj (GurGir signifas flamo kaj Baba estas patro). Ĝi estis konsiderita la plej granda naftokampo de la mondo ĝis malkovro de la Gawar-kampo en Sauda Arabio, en la 1950-aj jaroj.

Baba Gurgur situas 16 km norde de Arrapha kaj famas pro la Eterna Fajro (arabe النار الازلية) situanta meze de la naftokampo. Tiu flamo brulas jam ĉirkaŭ 4000 jarojn kaj estis unuafoje priskribita de Herodoto. Ĝi estas nutrata per natura gaso el inter rokoj de Baba Gurgur.