Baba Jaga (aŭ Baba-Jaga; en iuj slavaj lingvoj estas prononcata kiel Baba JahaBaba-Jaha) estas rolulino de slavaj folkloro kaj mitologio, kiu ŝtelas, kuiras kaj manĝas siajn viktimojn – ĉefe infanojn. Ŝi estas gardantino de la akvo de la vivo kaj vivas kun du aŭ tri fratinoj (kiuj havas la saman nomon kiel ŝi) en arbara kabano turniĝanta sur birdaj piedoj. La kabano kutime kaŝas sian enirejon, ĝis kiam oni diras la magian frazon: "Kabano, turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi." La barilon ĉirkaŭ la kabano ornamas homaj kranioj.

Baba Jaga
mita homforma raso
Informoj
Eble sama Babaroga
Sekso ina
Loĝloko cabin on chicken legs
vdr
Baba Jaga sur balailo, Viktor Vasněcov, 1917.
Baba-Jaga far Ivan Bilibin
La kabano de Baba-Jaga

Baba-Jaga kapablas flugi en fera kaldrono aŭ en pistujo, kiun pelas per pistuja batilo, kirlante tempeston. Ŝi ankaŭ akompanas la Morton survoje kaj voras la nove liberiĝantajn animojn.

La vorto baba signifas en slavaj lingvoj "virino" aŭ "maljunulino"; ŝia persona nomo Jaga venas el la praslava vorto [JENga], kiu signifas "torturo", "teruro" aŭ "danĝera".

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Baba Jaga en Vikimedia Komunejo