Babelio

franca TTT-ejo

Babelio estas franca retaplikaĵa retejo t.e. aplikaĵo dediĉitaj al literaturo kaj samtempe socia retejo destinita por enlistigi personajn bibliotekajn kolektojn kiuj povos poste esti kundividitaj kaj komentitaj de la aliaj uzantoj. La apo ekzistas ne nur en la franca, sed ankaŭ en la hispana lingvo. Antaŭ junio 2021, Babelio havis komunumon de 1.1 milionoj da uzantoj[1].

Funkciebloj redakti

Por la granda publiko redakti

Babelio proponas ekstraktojn de kritikoj kaj de la ligiloj al la granda plimulto de la profesiaj literaturaj kronikoj, aperintaj en la ĝenerala kaj specialigita gazetaro[2]. La kronikoj de tre multnombraj amaskomunikiloj estas tielmaniere integritaj kun la bibliografiaj donitaĵoj de ĉiu libro. La uzantoj povas, por la libroj kiuj estas en ilia biblioteko, doni noton, redakti kritikon, eltiri citaĵojn, krei temajn listojn, partopreni al ludoj kaj krei kvizojn.

Por la profesiuloj de la libro redakti

Babelio proponas socian retejon de la aŭtoroj[3] por ebligi interrilaton inter verkistoj kaj legantojn laŭ iliaj literaturaj preferoj. La retejo proponas ankaŭ al la publikaj bibliotekoj riĉigi iliajn katalogojn en formo de komunuma enhavo (kritikoj, citaĵoj, nuboj de ŝlosilvortoj) pere de la retejo Babelthèque[4].

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Serĉo de Esperanto en Babelio Arkivigite je 2021-04-10 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. (fr) "Roman, manga, BD : les 10 lauréats du Prix Babelio 2021". ActuaLitté. la 17-an de Junio 2021.
  2. (fr) Critiques littéraires professionnelles arĥivo
  3. (fr) Réseau social des auteurs, arĥivo
  4. (fr) Babelthèque, arĥivo